Kukpetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kukia petrelo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukpetrelo
Kukpetrelo
Kukpetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma cookii
(G.R. Gray, 1843)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kukpetrelo (Pterodroma cookii), unu el plej malgrandaj petreloj, estas specio de marbirdo kaj membro de la genro de la burdopetreloj. La birdo estas 25–30 cm granda kun enverguro de 65–66 cm. Ĝi estas membro de la subgrupo de petreloj konataj kiel petreloj 'Cookilaria', kio inkludas la tre similan specion de la Longbeka petrelo.

Kukpetrelo fotita ĉe Golfo Hauraki, Novzelando.

Tiu specio estas tre pelaga, escepte dum la reprodukta sezono, kiu okazas sur ĉemarbordaj insuloj, arbarbordoj, aŭ krutaj deklivoj. La Kukpetrelo reproduktiĝas nur en Novzelando sur tri malgrandaj insuloj: nome Insulo Malgranda Bariero, Insulo Granda Bariero, kaj Codfish. Ĝi migras al la Pacifika Oceano el Novzelando kiam ĝi ne reproduktiĝas. Ĝi foje povas esti facile vidata ĉe la okcidenta marbordo de Usono kaj ĉe la okcidenta marbordo de tropika Sudameriko. La Kukpetrelo manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn, kaj ankaŭ iome da krustuloj.

Inter karakteroj de Kukpetrelo elstaras, ke la beko estas longa kaj nigra kun tuboformaj naztruoj ambaŭflanke. Kiel ĉe ĉiuj membroj de la ordo Procelarioformaj, tiu naztrua formo permesas tre akran flarsenton, kiun la birdoj uzas por lokigi manĝon kaj nestolokojn en malhelo.

Kukpetreloj uzas nestotruojn kaj rokfendojn kie nestumi, prefere lokojn sur tre densaj arbaraj kornicoj. La specio estis iam pli nombra; la nuna populacio ĉirkaŭkalkule estas 1,258,000 kaj malpliiĝas. Ĝi estas klasita kiel vundebla ĉar ĝi reproduktiĝas nur sur tri malgrandaj insuloj. Dum la populacio de Insulo Malgranda Bariero restas stabila, la aliaj du populacioj estas malpliiĝantaj. En insulo Codfish estis enmetitaj ratoj kaj ekzempleroj de Vekaralo (nome surgrundoloĝanta membro de la Raledoj), ambaŭ el kiuj predas ovojn kaj idojn de Kukpetrelo, kio malpliigis la populacion el 20,000 al 100. Ĉe Insulo Granda Bariero, ankaŭ enmetitaj porkoj, hundoj, ratoj, kaj katoj atakis la nestotruojn, kio malpliigis la populacion tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

[1] Arkivigite je 2019-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Rayner, Matthew. 7a Julio 2007 "Cook’s Petrel - Pterodroma Cookii." ARKive - Discover the World's Most Endangered Species. Web. <http://www.arkive.org/cooks-petrel/pterodroma-cookii/#text=FactsStatus Arkivigite je 2019-02-06 per la retarkivo Wayback Machine>.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]