Kuklando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo de Pieter Bruegel la pliaĝa: Kuklando (1567)

Kuklando estas fantazia aŭ fikcia loko, kie ĉiaj mirindaĵoj povas okazi, por bono kaj malbono de ĝiaj loĝantoj. Oni diras, ke tie oni manĝas delikataĵojn kaj trinkas fajnajn trinkaĵojn kaj amoras laŭvole, unuvorte, en Kuklando, oni feliĉas, envere konas la feliĉon. Oni ankaŭ diras, ke en tiu lando oni ne laboras, ĉar ne necesas. Kaj iuj el ni, tre konvenciaj, diras, ke ili estas "mallaboremaj". Nu, oni ne scias, por bono kaj malbono en Kuklando oni feliĉas kaj faras kion ajn oni volas, kaj tio ja gravas. Kiu povus diri tion en niaj landoj? Eble neniu.

Rilataj tradicioj[redakti | redakti fonton]

La deveno de ideo pri Kuklando estas obskura. Ŝajne estas similaj ideoj en multaj kulturoj. En la dua libro de la Biblio (Eliro, 3,8) oni parolas pri «lando, kie fluas lakto kaj mielo», eble tiu citaĵo influis konceptoj pri Kuklando. En Brazilo, tupioj parolis pri "Lando Senmalbonoj" kaj dum Ribelo en Canudos, ĝia estro, Antonio Conselheiro promesis landon, kie la montetoj estis el kuskuso kaj la riveroj el lakto.

Alia fonto de tiu ideo eble estas legenda insulo Hi-Brasil de germanaj popoloj aŭ la ĝardeno de Hisperidoj de la grekaj.

Ĉi tiu lando havas aliajn nomojn laŭ la malsamaj lingvoj de la mondo. Tiel, per kelkaj ekzemploj: en la franca oni diras "Pays de Cocagne" kaj en la angla samdevene "Land of Cockaigne", en la germana "Schlaraffenland", en la itala "Paese di Cuccagna", en la hispana "Jauja" kaj en la kataluna samdevene "Xauxa"; ambaŭ treeble originas en perua urbo samnoma "Ĥauĥa". Oni ne devas forgesi, ke la peruaj urboj renomis pro ilia riĉeco kaj trezorabundoj, do pro ilia supoza feliĉo, ili estis bela fonto de legendoj.

Literature, multaj utopioj estis influitaj de simila ideo, fama estas Ksanaduo. En Brazilo, poetoj faris Parsagadon modelo de plena feliĉo sur la tero.