Kukmirn
El Vikipedio
Kukmirn, hungare Kukmér estas foira komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Güssing.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 41 km²
- Alto super marnivelo: 223 m
- Loĝantaro: 2000
- Poŝtkodo: 7543
- Aŭtokodo: GS
- Telefonkodo: (0) 3328
Situo [redakti]
Kukmirn troviĝas laŭ traira flankovojo de Güssing 14 km-ojn.
Historio [redakti]
En ĉi tiu loko oni trovis feron por fandi. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1345. En 1910 vivis en la komunumo 3270 homoj (2898 germanoj, 287 kroatoj, 44 hungaroj, 4 slovakoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon Kukmér apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Kukmirn 2035 homoj (1952 germanoj, 27 kroatoj, 14 hungaroj, 3 slovenoj kaj aliaj).
Vidindaĵo [redakti]
Fontoj [redakti]
- germana, hispana kaj hungara Vikipedioj
- http/adatbazis.mtaki.com
- http/maps.google.com
- w.vasidigikonyvtar.hu