Kukolhorloĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasika kukolhorloĝo

Kukolhorloĝo[1], ŝvarcvalda horloĝo[1][2]kukuhorloĝo estas speco de kutime mekanika horloĝo movata per pendopeziloj. Kukolhorloĝo havas kovrilon, kiu aspektas kiel eta domo, kun etaj pordoj kiuj malfermeblas. Ĝi nomiĝas tiel, ĉar je la komenco de ĉiu horo la etaj pordoj en la horloĝo malfermas kaj elvenas eta ligna aŭ plasta birdo (kukolo) el la pordo. La horloĝo tiam kalkulas la horon, sonante per birdeca pepo (ku-ku). Pej ofte la birdobildo tute ne similas al kukolo, sed male ĝi montras buntajn kolorojn kaj morfologion pri propran de paseroformaj; nur la voĉo similas plej kutime al tiu de la kukolo.

Ekzemple:

Je la 1-a horo posttagmeze sonas 1 "kukuo"

Je la 8-a horo matene sonas 8 "kukuoj"

Je la 8-a horo vespere sonas 8 "kukuoj"

Ĉu tage ĉu nokte la horloĝo sonas laŭ la horo de la horloĝo. Je la duonhoro, la birdo elvenas kaj pepas nur unu kukuon. Iuj horloĝoj silentigeblas se la pepado ĝenas dormantojn.

Multekostaj kukolhorloĝoj povas ankaŭ havi movantajn figurojn kaj ludantan muzikon tuj post la kukuo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Erich-Dieter Krause. (2007) Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Helmut Buske Verlag, p. 801 (kaorto "Kuckucksuhr") kaj 1231 (kaorto "Schwarzwälder Uhr"). ISBN 978-3-87548-466-3.
  2. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1075, tiuforme uzata jam de L. L. Zamenhof