Kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kukolo (filmo) kaj Kukolo (serĉilo).
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kukolo
Cuculus canorus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Cuculus
Specio: C. canorus
Cuculus canorus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La kukolo, ordinara kukoloeŭropa kukolo (Cuculus canorus) estas membro de la kukolojCuculus, plej konata genro de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiu inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn, kaj la hoacinon.

La grupo de la kukoloj prenas siajn popolajn (en multaj lingvoj krom Esperanto) kaj sciencan nomojn el la alvoko de la masklo de kukolo, kutime elsendita el malferma gvateja arbobranĉo, gu-kuku-ku, aŭdebla el malproksime. La ino havas laŭtan bobelantan alvokon.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Kukolo estas disvastigata somera migranto en tuta Eŭropo -escepte nur en Islando- kaj Azio -escepte en plej norda Siberio kaj Arabio-, krom Magrebo, kaj kiu vintras en Afriko, ĉefe en la oriento de la kontinento, kie ili preferas riverojn aŭ sabanojn, kie estas akacioj, en Barato kaj en plej sudorienta Azio. Ili revenas en marto, sed atingas la plej nordajn partojn de sia teritorio en junio. Ĝi estas nestoparazitoj, kiu demetas siajn ovojn en la nestoj de alia birdospecioj, ĉefe de proneloj, herbejpipioj kaj kanbirdoj. Pro tio ĝi estas birdo de malferma kamparo, bordoj de arbaroj, riveraj zonoj, ktp. Sed ili ne ĉeestas urbajn aŭ tre loĝatajn areojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kukoloj en eŭropaj poŝtmarkoj

La kukolo estas grizeca birdo kun svelta korpo (ĉ. 34 cm), longa kaj larĝa nigreca vosto kaj fortaj kruroj. Pli precize estas helgrizaj la kapo, dorso kaj supra brusto, dum la malsupra dorso, pugo kaj flugiloj estas malhelgrizaj; la malsupra brusto, subflugiloj kaj ventro, tio estas malsupraj partoj estas grizblankecaj kun maldikaj horizontalaj grizaj strioj, kiel ĉe nizoj; la beko estas hela ĉebaze kaj malhela ĉe la resto kaj ĉe la akrega pinto. La inoj estas foje brunaj kaj tre striitaj laŭ la “ruĝeca” fazo.

Tiu ĉi palearktisa specio aspektas kiel eta rabobirdo, ekzemple denove nizo, dumfluge, kvankam la flugiloj ŝtreĉiĝas super la horizontala nivelo, kaj ripoze aspektas pli diketaj kun malsuprenirantaj flugiloj.

Ties manĝo estas ĉefe insektoj, inkludante harecajn raŭpojn, kiuj estas malbongustaj por multaj birdoj, sed por ili estas specialaĵo.

Ili povas vivi ĝis 16 jarojn.

Nestoparazita kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kanbirdo manĝigante idon de kukolo
Kukolo

Akurata reprodukta biotopo por la kukolo estas kie estas junkejoj kaj arboj. La teritorio de ino de kukolo povas enhavi ĝis 20 nestojn de kanbirdo aŭ aliaj specioj. La ino de la kukolo pasas multe da tempo priatentante la kanejojn en tiu teritorio el arboj kaj observas la kutimojn de la kanbirdoj dum tiuj konstruas siajn nestojn kaj komencas siajn ovodemetadojn. La ino de kukolo devas alĝustigi sian propran ovodemetadon al momento kiam la kanbirdoj komencas ovodemeti. Oni ne scias kial la kukolino kapablas tian alĝustigon atingi, ĉar ŝi ne povas vidi la ovojn de la kanbirdoj el la arboj, sed oni supozas, ke temas pri la kutimaro de la kanbirdoj.

Je la akurata momento la kukolino flugas sur la nesto de la kanbirdoj, forpelas unu ovon de la kanbirdoj for de la nesto, demetas unu ovon kaj forflugas. La tuta proceso estas farita en nur ĉirkaŭ 10 sekundoj. Nur malmultajn fojojn la falsaj gepatroj rimarkas la trompon kaj forigas la ovon de la kukolo. Kiam la kukolido estas 14-tagaĝa, ĝi estas ĉirkaŭ 3 fojojn la grando de la plenkreska kanbirdo. La multnombraj kaj rapidaj malsatalvokoj de la sola kukolido (tiome kiom tiuj de kompleta idaro), kaj krome ties kolora malferma buŝo, kuraĝigas la falsajn gepatrojn alporti pli da manĝaĵo. La kukolidoj elnestiĝas post 20 -21 tagojn post eloviĝo, kio estas ĉirkaŭ duoble de la kutima tempo ĉe kanbirdoj. Se la kukolino ne estas preta ovodemeti kiam la kanbirdono ovodemetis, ŝi manĝas ties ovojn por perforti la falsajn gepatrojn ovodemeti denove.

La kukolido metode forigas ĉiun alian idaron de la falsaj gepatroj. Ĝi estas multe pli granda ol siaj gastigantoj kaj necesas monopoli ĉiun manĝodisponeblon el la falsaj gepatroj. La kukolido rulas la aliajn ovojn for de la nesto pelante ilin per sia dorso al la bordo. Se la veraj idoj de la kanbirdo eloviĝas antaŭ la eloviĝo de la kukolido, tiu forpuŝos la aliajn idojn for de la nesto laŭ simila metodo. Kiam la idoj de la kanbirdoj estas for de la nesto, la gepatroj tute malkonsideras ilin. La kukolido estos matura sekse post unu jaro.

Ŝajne la kialo de la nestoparazitado devenas el la malfacileco per kio la kukolidoj digestus la maldigestajn hararajn insektojn kiujn la plenkreskaj kukoloj manĝas. Ĉefe se konsideri, ke tia manĝaĵo estas eĉ venena por la kukoloj kaj tiuj devas, antaŭ engluti, forte skui la raŭpojn por depreni ties venenon.

La kombino de kutimaro kaj anatomia adaptiĝo de la kukolo estis unuafoje priskribita de Edward Jenner, kiu estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono en 1788 pro sia verko. Tio okazis antaŭ kiam li malkaŝis la vakcinon.

Koloro de la ovoj[redakti | redakti fonton]

La inoj de la kukolo estas dividitaj en gentes aŭ gentoj, tio estas loĝantaroj preferantaj nestojn de specifaj gastigantaj specioj kaj demetado de ovoj kiuj kongruas kun tiuj de tiu certa specio laŭ koloro kaj bildo. Ĉiu ino preferas la specion, kiu zorgis ŝin. La kolorbildo estas heredata nur de la ino, kio sugestas, ke tio kaŭzas la seksodeterminanta kromosomo W (inoj estas WZ, maskloj estas ZZ). Estas notinda ke plej parto de neparazitaj kukoloj demetas blankajn ovojn, kiel plej parto de nepaserinoj escepte la grundonestulojn. La escepto en tiu kazo estas de la pronelo, ĉar la ovoj de kukolo tute ne montras similecon kun la bluaj ovoj de la gastiganto. Tio estas kaŭzata eble pro la fakto, ke la pronelo estas ĵusa gastiganto kaj ankoraŭ ne eklernis diferencigi la ovojn. La masklo de kukolo reproduktiĝas kun inoj sendepende de la gens. Tio rezultas en genabundo inter la gentes kaj pluhavi komunan genofonton por la specio (escepte ĉe la genoj de kromosomo W).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

De tiu ĉi specio ekzistas la jenaj subspecioj:

Legendoj pri kukolo[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, aŭdi la voĉon de kukolo estas konsiderata kiel la unua heroldo de printempo. Kelkaj lokaj legendoj kaj tradicioj estas bazitaj sur tiu konsidero:

  • En Anglio kaj Kimrio, la ĵurnalo The Times aperigas korespondadon ĉiukare informantan pri la unuaj voĉoj, kutime ĉirkaŭ la 14a de aprilo. Same okazas en Asturio kie multnombraj popoldiroj parolas pri kukolo kiel heroldo de printempo kaj kie loka gazetaro parolas pri ĝi la tutan jaron.
  • En Rusio, estas popola kredo, ke kukolo povas antaŭdiri kiom da jaroj vivos persono. Se persono aŭdas kukolon en arbaro, ĝi kutime demandas "Kukolo, Kukolo, kiom longe mi vivos?". Oni supozas, ke la persono vivos tiom da jaroj kiom da fojoj la kukolo kukolkantos.
  • En simila maniero, la samaj kredoj troviĝas en tradicia kulturo de Asturio, kie homoj demandas al kukolo pri siaj geedzaj tagoj aŭ pri kiom da jaroj oni vivos, dirante rimajn magiajn preĝaĵojn kiel: "Cuquiellu, barbiellu, barbas d'escoba: ¿Cuántos años hai d'equí a la mio boda?" ("Kukolo, Kukolo, balailbarboj, kiom da jaroj mankas ĝis mia geedziĝo?") kaj "Cuquiellu marmiellu, rabo de perro, ¿Cuántos años hai d'equí al mio entierru?" ("Kukolo, Kukolo, hundovosto, kiom da jaroj mankas ĝis mia enteriĝo?")
  • En kelkaj regionoj de Francio, legendo diras, ke se iu havas monon en sia poŝo dum ĝi aŭdas la unuan kukolalvoĉon de la jaro, ĝi estos riĉa la tutan jaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]