Kukolo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vidu la paĝojn Kukolo (birdo) kaj Kukolo (serĉilo).
Kukolo
filmo
Originala titolo Кукушка/Käki
Produktadlando Rusio
Originala lingvo finna, rusa kaj samea
Kina aperdato 2002
Daŭro 105 minutoj
Ĝenro milita tragikomedio
Kameraado Andrey Zhegalov
Reĝisoro(j) Aleksandr Rogoĵkin
Produktisto(j) Sergey Selyanov
Scenaro Aleksandr Rogoĵkin
Filmita en Kandalakŝa
Loko de rakonto Finnlando
Muziko de Dmitrij Pavlov
Rolantoj Anni-Kristiina Juuso • Ville Haapasalo • Viktor Bychkov
Produktinta firmao STV (ruse СТВ)
Honorigoj Silver George for Best Director • Ŝtata premio de Rusia Federacio
IMDb
vdr

Kukolo (finne "Käki", ruse "Кукушка") estas filmo de reĝisoro Aleksandr Rogoĵkin filmita de internacia aktora teamo. La ĉefajn tri rolojn ludas Anni-Kristiina Juuso (Finnlando), Ville Haapasalo (Finnlando) kaj Viktor Biĉkov (Rusio). La filmo aperis en 2002.

La fono de la eventoj estas fino de la Daŭriga milito (milito inter Sovetunio kaj Finnlando kadre de la Dua mondmilito) ie en la nordo de Finnlando. Juna finna soldato Veikko, katenigita kaj forlasita de la kunbatalantoj por morti; sovetia kapitano, kiu estis transportata al militista juĝejo por esti juĝata kiel antisovetiulo, sed hazarde iĝis libera; kaj Anni, vivanta sole samea virino, kiu zorgas pri la du viroj.

Vivante en la kabaneto de Anni, la viroj ekscias, ke Finnlando ĉesigis militon kontraŭ Sovetunio (tio reale okazis la 19-an de septembro 1944), per kio ili ne plu estas malamikoj.

"La filmo estas bonkora, hela kaj tre natura, kion mi ŝatis en ĝi plej multe", - komentas populara rusa kritikisto Aleks Eksler.

Similaj filmoj de la sama reĝisoro

En 2006 aperis nova filmo de la sama reĝisoro, kiun multaj komparas kun "Kukolo"[1]. Temas pri "Tranzito" (ruse Перегон), kiu rakontas pri la sovetiaj kaj usonaj pilotoj, kiuj interagas en aerodromo en Ĉukotka, transportante usonajn aviadilojn al la orienta fronto de la Dua mondmilito. Etoso de la filmo similas "Kukolon": same temas pri milito, sed ne multe da milito estas montrata; same neloĝataj pejzaĝoj surfone reliefigas karakterojn.

Interesaĵoj

Anni-Kristina vere estas sameo, bone parolas en sia lingvo kaj konas multajn tradiciojn kaj folkloraĵojn. Laŭ la vortoj de la reĝisoro Rogoĵkin, kun ŝi konatiĝis ie en festeto Ville Haapasalo (Veikko en la filmo), ŝi eĉ ne estas profesia aktorino, malgraŭ ke kritikantoj ne emas kredi tion, taksante ŝian aktoran laboron vera sukceso[2].

Anni-Kristina ricevis pro sia rolo kelkajn prestiĝajn premiojn, inter ili la plej prestiĝan en rusia kino premion "Nika" por la plej bona virina rolo en 2003.

Esperantigo

Dank’ al tradukprojekto ĉe la forumo Esperanto novosti en 2007 aperis Esperantaj subtitoloj por spekti la filmon. Tio estas aparte interese, ĉar ĉiuj tri ĉefaj roluloj de la filmo parolas ĉiu en sia lingvo (finna, rusa kaj samea) kaj ne komprenas (aŭ miskomprenas) unu la alian: ne nur pro la lingvaj baroj, sed ankaŭ pro la diversaj kulturaj fonoj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Impresoj de spektintoj en la oficiala paĝaro de "Tranzito"
  2. Exler.ru: трагикомедия «Кукушка»

Ŝablono:Ĝermo-kino