Kukolo (serĉilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kukolo kaj Kukolo (filmo).
Kukolo
retejo
Priskribo nekomerca, libera reta serĉilo
Retadreso http://www.tekstoj.nl/kukolo/
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto Ĵeromo Vaŝe
Fondiĝo ĉirkaŭ 2004
Stato aktiva
vdr

Kukolo estas interreta serĉilo kreita de Ĵeromo Vaŝe[1]. Kukolo estas fasado antaŭ Guglo kiu plifaciligas la guglan priserĉadon de interretaj paĝoj en Esperanto. La unua versio publikiĝis ĉirkaŭ 2004.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Kukolo dankas sian nomon al la sona simileco kun la nomo Guglo. Krome, kiel kukolo metas ovojn en la neston de alia birdo, tiel la serĉilo Kukolo metas serĉodemandojn en la neston de alia serĉilo. La ligitecon kun Guglo substrekas la fakto, ke la logotipo de Kukolo baziĝas sur tiu de Guglo.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Kukolo estas bazita sur Ĝavaskripto kaj funkcias nur en foliumiloj akceptantaj ĝian uzon. Kukolo helpas la priserĉadon de Esperantaj interretaj paĝoj en jenaj manieroj:

  • En la serĉila tekstujo oni povas tajpi x-surogate. Enigitaj x-surogataj literoj aŭtomate konvertiĝas al supersignitaj literoj.
  • La serĉoj ne estas limigitaj al TTT-paĝoj uzantaj regulajn supersignitajn literojn: la serĉoj inkluzivigas ankaŭ TTT-paĝojn koditajn laŭ la x-sistemo, la h-sistemo kaj paĝojn miskoditajn per Latino 3. (En tiuj lastaj paĝoj misreprezentiĝas Esperanto-literoj kiel Æ, æ, Ø, ø, ¦, ¶, ¬, ¼, Þ, þ, Ý kaj ý). Notindas, ke Kukolo preteratentas aliajn, malpli oftajn surogatojn: c' por ĉ, w por ŭ kaj multajn aliajn. Se oni ekzemple tajpas ĉirkaŭ en Kukolo, tiam Guglo serĉas ĉirkaŭ, cxirkaux, chirkau kaj æirkaý.
  • Kiam oni tajpas Esperanto-vorton en Kukolo, tiam Guglo serĉas ankaŭ la fleksiitajn formojn. Se oni ekzemple tajpas vorto en Kukolo, tiam Guglo serĉas vorto, vorton, vortoj kaj vortojn. Kaj se oni ekzemple tajpas kanti en Kukolo, tiam Guglo serĉas kanti, kantas, kantis, kantos, kantus kaj kantu.
  • Por certigi, ke Guglo priserĉas nur paĝojn en Esperanto, Kukolo aldonas kelkajn oftegajn tipe Esperantajn vortojn, nome estas kaj kaj.
  • Oni povas limigi la serĉadon al gravaj Esperanto-retejoj, ekzemple al la Esperanta Vikipedio.

Oni povas laŭbezone agordi la konduton de Kukolo: eblas ekskluzivigi specifajn skribsistemojn kaj fleksiojn kaj eblas agordi la aldonadon de kromvortoj celantaj faciligi la trovadon de Esperantaj paĝoj. Oni ankaŭ povas diversmaniere adapti la aspekton de Kukolo kaj la manieron en kiu la guglaj rezultoj estas surekranigataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kukolo

Referencoj[redakti | redakti fonton]