Kukoloformaj birdoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kukoloformaj
Red crested turaco.jpg
Tauraco erythrolophus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Wagler 1830
Familioj


  • Musofagedoj (Musophagidae)
  • Opistokomedoj (Opisthocomidae)
  • Kukoledoj (Cuculidae)

La Kukoloformaj birdoj (Cuculiformes) estas ordo el la Neognatoj (Neognathae).

Antaŭe la familion de la Opistokomedoj (Opistocomidae), kiu havas nur unu specion, oni taksis propra ordo Opisthocomiformes, same la familion de la Musofagedoj (Musophagidae), kiu havas proksimume 23 speciojn, oni taksis propra ordo Musofagoformaj birdoj (Musophagiformes). Musofagoj ofte havas tre buntan plumaron, la plej multaj specioj vivas en afrikaj arbaroj.

En la familio de la Kukoloj estas proksimume 140 specioj, el kiuj pli ol 50 estas kovoparazitoj. La plej multaj el ili estas mezgrandaj birdoj, kies preferataj vivejoj estas arbaroj kaj arbustpejzaĝoj. La seksoj ĉe la plej multaj specioj distingas sin laŭ grando kaj pezo.

Sistematiko [redakti]

ordo: Kukoloformaj birdoj (Cuculiformes)

  • familio: Musofagedoj (Musophagidae)
  • familio: Opistokomedoj (Opisthocomidae)
  • familio: Kukoledoj (Cuculidae)
    • subfamilio: Cuculinae
      • genro: Cuculus
      • genro: Geococcyx
        • Geococcyx californianus
    • subfamilio: Phaenicophaeinae
    • subfamilio: Centropodinae
    • subfamilio: Crotophaginae
        • Crotophagus ani
    • subfamilio: Neomorphinae
    • subfamilio: Couinae