Kukulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukulio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida Zenaida
Specio: Kukulio Zenaida meloda
Johann Jakob von Tschudi, 1843
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kukulio (Zenaida meloda) estas konata ankaŭ kiel Okcidenta perua turto, kaj estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en Peruo laŭ ideo de tiu dua nomigo. La vorto Kukulio devenas el la hispanlingva kaj antaŭe indiĝena vorto Cuculí kiu respegulas onomatopee la kanton de la specio. Ĝi estis unue priskribita en 1843 de la svisa naturalisto Johann Jakob Baron von Tschudi. Ĝi estas klasita kiel Ne Minacata (tio estas, "Malalta Zorgo") en la IUCN Internacia Ruĝa Listo.

Ĝi estas tre parenca de la nordamerika Blankflugila turto (Zenaida asiatica), sed nun ĝi estas konsiderata kiel separita specio de ornitologoj pro genetikaj kaj kutimaraj diferencoj (Johnson & Clayton, 2000).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Zenaida meloda.

La specio estas iom pli malgranda ol la Rokkolombo (28 cm). Tiuj turtoj estas brungrizaj supre kaj grizaj sube, kun rimarkinda blanka flugilmakulo kiu aperas kiel brila blanka dunlumo dumfluge kaj videblas ankaŭ ripoze kiel flugilbordo kaj longa, malhela marko ĉe suba vizaĝo. Plenkreskuloj havas bluajn (preskaŭ indigajn) bekon kaj makulon, senpluman haŭtaĵon ĉirkaŭ ĉiu okulo. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, sed la okuloj, malkiel ĉe la Z. asiatica, estas brunaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli helaj ol plenkreskuloj. Ili ne havas okulringon kaj ties kruroj kaj piedoj estas brunecrozkoloraj.

Ĉefaj medioj[redakti | redakti fonton]

  • 1.5 Arbaro - Subtropika/Tropika seka
  • 1.6 Arbaro - Subtropika/Tropika malseka
  • 11.6 Subtropika/Tropika seka tre degradita arbaro (IUCN Ruĝa Listo).

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La indiĝena teritorio ampleksiĝas laŭlonge de la marbordaj ebenaĵoj de la Pacifiko el suda Ekvadoro tra la tuta Peruo al norda Ĉilio. Tiu ĉi specio ĝuas ampleksan teritorion, proksimume de 187,000 km. La tuta loĝantaro ne estis nombrita, sed oni supozas, ke ĝi estas tiom granda ke oni povas priskribi la specion kiel 'komuna' en almenaŭ malgrandaj partoj de sia teritorio. En Peruo estas protektita kaj komuna eĉ en kelkaj urboj eĉ pli ol aliaj kolomboj. Tutmonda loĝantaro ne estis kalkulita ankoraŭ, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝas al sojloj de la malpliigaj kriterioj de la IUCN Internacia Ruĝa Listo (tio estas malpliiĝo de pli ol 30 % en dek jaroj aŭ tri generacioj). Pro tiuj kialoj, la specio estas konsiderata kiel Ne Minacata aŭ Malalta Zorgo. (IUCN Ruĝa Listo).

Alia[redakti | redakti fonton]

La kveralvokoj de tiu ĉi specio donas al ĝi la nomon Cuculí [kukuLI] en Peruo, pro ties melodia hu-hu-VU... hu-hu-VU-hu. Al lokaj hispanlinvanoj tio sonas kiel ku-ku-LII.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]