Kukurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukurbo
Flavaj peponoj
Flavaj peponoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukurbo Cucurbita
specioj

C. maxima - potirono
C. mixta
C. moschata - moska kukurbo
C. pepo - pepono

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kukurbo (Cucurbita el kukurbacoj) estas genro de unu- kaj du-jaraj herboj aŭ ties manĝebla frukto. La fruktoj havas diversajn formojn kaj kolorojn (kutime verda, flava, oranĝa, aŭ bruna). Multaj specoj havas grandajn fruktojn.

Kukurbo sur sia planto

Kukurboj devenas de Nord-Ameriko. Iuj specoj manĝeblas krudaj, aliaj nur kuiritaj. La frukto estas la plej ofte manĝata parto, sed iuj kuirartoj uzas ankaŭ la semojn (por manĝi rekte, aŭ por premi por akiri oleon). Ankaŭ foliojn kaj florojn oni manĝas laŭ iuj kuirartoj.

En Usono kaj kelkaj aliaj landoj, oni ĉizas vizaĝojn el grandaj oranĝaj kukurboj por festi Halovinon.

Peponoj

Peponoj (Cucurbita pepo) estas specio kun multaj popularaj manĝfruktoj. Oni rikoltas ilin dum la somero, ofte dum ili junas kaj havas molan ŝelon.

Tre populara pepono por manĝi estas kukurbeto (italia kukurbo), kiu estas verda kaj longa.

Potironoj

Potironoj (Cucurbita maxima) estas specio pli granda kaj globeca. Oni rikoltas ilin nur je la fino de la somero. Ili ofte havas malmolan ŝelon.

Melopepoj

Melopepoj (Cucurbita pepo subsp. ovifera) estas subspecio de la peponoj.

Aliaj

Ekzistas C. moschata kaj C. mixta.

Halovena kukurbo

Fontoj

Eksteraj ligiloj

greke Walter KLAG: KUIRARTO: La kukurbo - frukto multvizaĝa Monato (gazeto) (2008/03 p.14)

Ŝablono:LigoLeginda