Kula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kula situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo de Kula
Katolika preĝejo de Kula

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kula serbe Кула, hungare Kúla, germane Wolfsburg estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka. Ankoraŭ 6 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ bordoj de kanalo Danubo-Tiso-Danubo, laŭ ĉefvojo Senta-Bečej.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895, sed la komunumo estis fondita de turkoj, kiuj okupis la regionon en la 16-a j.c. Ili konstruis burgon, kiu signifas turke kula. Iom poste serboj setlis apude. La kristana armeo venkis la turkojn en 1686, la regiono iĝis limgarda zono apartenanta al la Habsburga Imperio. Tiutempe alvenis ankaŭ hungaroj, germanoj, slovakoj kaj aliaj. Fine de la 18-a j.c. la kanalo ekfunkciis, sekve la marĉoj malaperis. post jarcento la fervojo atingis la urbon. En 1910 loĝis 9125 da homoj (3679 hungaroj, 2510 serboj, 2425 germanoj, 456 ukrainanoj). Ĝis 1920 la loko apartenis al Bács-Bodrog, kie estis distriktejo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la urbon. En 1942 la serbaj partizanoj suferigis la loĝantaron. Responde la hungara armeo faris regionan razion, kie murdis serbojn. La ĉefaj raziantoj estis tuj enkarcerigitaj. La serbaj partizanoj venĝis tion kaj en 1944 ili murdis 500 da hungaroj kaj germanoj.

En 2002 loĝis 19 304 da homoj (9623 serboj, 2738 hungaroj, 1125 ukrainanoj, 725 rutenoj, 322 kroatoj).

Vidindaĵoj estas preĝejoj ortodoksa kaj katolika omaĝe al martiro Sankta Georgo.