Kulabah-eŭkalipto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kulabah-eŭkalipto
Eucalyptus coolabah and creek.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Mirtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus coolabah
Blakey & Jacobs
v  d  r
Information icon.svg

Kulabah-eŭkalipto ( Eucalyptus coolabah ) estas eŭkalipto de ĉeriveraj areoj kaj troviĝas en Aŭstralio ekde landinternaj ĝis marbordaj regionoj. Angle la specio nomiĝas coolibahcoolabah, estante fremdvorto el la indigen-aŭstraliana juvaalijaaj-vorto, gulabaa [1].

Enhavo

Priskribo [redakti]

Kulabah-eŭkalipto havas larĝ-branĉan habiton ( ofte pli larĝa ol alta ) kaj atingas altecon ĝis 15 m. La arboŝelo estas tiu de la bokseŭkaliptoj ( persista, malhelgriza, dika, sulkigita ) sur la trunko kaj la malsupraj branĉoj; sed glata palgriza supren-pinte.

Propagado dependas de periodoj de mergado sub akvo por steriligi sembedojn kaj kiel rezulto la specio estas limigita al ejoj kiuj travivas minimume periodan inundadon. Tamen la arbo troveblas en vastaj areoj de riverebenaĵoj, laŭlonge de permanenta akvo same kiel proksime de laŭsezone inunditaj fontejoj aŭ apud daŭraj akvaĵoj.

Similaj specioj [redakti]

Floroj kaj folioj de kulabah-eŭkalipto.
Vasta kulabah-eŭkalipta maldensarbaro en inundo-ebenaĵo en norda Aŭstralio. Notu la glatan blankan ŝelon je la supra trunko kaj grandaj branĉoj karakterize por la specio.

Kulabag-eŭkalipto estas tre simila al E. microtheca . La ĉefa ekstera diferenco estas ke tiu-ĉi havas malglatan ŝelon ĉe la malgrandaj branĉoj, dum ĉe E.coolabah la branĉoj havas glatan blankan, palgrizan aŭ rozkoloran ŝelon. Kulabah-eŭkalipto pasinte estis konata sub E. microtheca ( kiu nun havas kelkajn subspeciojn ), antaŭ la subdivido en du speciojn.

Vidu ankaŭ [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. The Macquarie Concise Dictionary, The Macquarie Library, Sydney, 1998, ISBN 0-949757-95-0

Bibliografio [redakti]

  • angle Holliday, I. 2002 : A field guide to Australian trees (3rd edition), Reed New Holland.
  • angle Cronin, L. 2000 : Key Guide to Australian Trees, Envirobook.
  • angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 220-221. ISBN O 642 98480 8

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio