Kulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kulio (el la angla coolie, kiu estas el Kulî, hindia kasto) estas Hinda aŭ Ĉina laboristo aŭ pli vere salajrata sklavo en Orient-Azio aŭ orientazio-devena kontraktosklavo forportita al kolonioj de eŭropaj koloniopotencoj.

La vorto povas fonti el tamila vorto, kiu signifas "salajro".

En la Ĉina lingvo, tio referencas al abrupta uzo de la laborforto. En la nederlanda, koeli estas hinda, laboranta homo.

Kolonia kaj nuntempa universo[redakti | redakti fonton]

Racista politika bildo; kliŝa kulio

La kulio estas, en la kolonia literaturo, portisto (plejofte havena aŭ stacidoma). Tiu laboro ankoraŭ ekzistas en landoj de Azio kaj Persa Golfo. La nunan uzon de Hindia laborforto en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj oni povas kompari kun la Ĉina difino de kulioj, ĉar tie oni amase dungas baratajn aŭ pakistanajn homojn por la konstruado de kolosaj hoteloj. Tie ili povas labori en danĝera situacio plurajn jarojn por malalta salajro (sed pli alta ol en iliaj devenlando). Parto de ili estas en stato de sklaveco ĉar oni forprenas ilian pasporton kaj ili ne ricevas la promesitan salajron.

Oni ankaŭ uzas tiun vorton por la hindaj kaj ĉinaj laboristoj, kiuj amase enmigris al Maŭricio, Reunio, Suda kaj Orienta Afriko, Fiĝioj, Antiloj, Kubo, Peruo, Usono kaj Franca Gujano, plejparte inter 1836 kaj 1917.

Fine de la 19-a jarcento, en Sudafriko, la malkovrantoj de oraj kaj diamantaj minoj venigas 64 000 Ĉinojn inter 1904 kaj 1907 por labori en la minejoj. Inter 1866 kaj 1911, 150 000 Hindoj alvenas al Sudafriko, kaj la du trionoj restas tie. Plejofte ili laboras kiel terlaboristoj.

Kiam Gandhi vojaĝis tra Sudafriko, la malkovro de la situacio de la Hindaj kulioj fariĝis la ekflamilo de lia Civila malobeo.

El 200 000 kulioj dungitaj por helpi la konstruadon de la fervojo inter Tajlando kaj Birmo dum la dua mondmilito, 100 000 mortis.

En 2004, Martiniko kaj Gvadelupo festis la 150-an datrevenon de la eko de la hinda enmigrado.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

M.H. Székely-Lulofs verkis libron kun la titolo Koelie en la nederlanda lingvo. La libro estis tradukita de P.J.Makkinje en Esperanto kun la titolo Kulio kaj eldonita de la libroservo de FLE en Amsterdamo en la jaro 1939?.