Kulombo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kulombo (mallongigo C) estas la internacia unuo de elektra ŝargo, parto de la Internacia sistemo de unuoj.

Difino[redakti | redakti fonton]

La kulombo egalas al la kvanto de elektra ŝargo, kiu estas transportata per la kurento de 1 ampero dum 1 sekundo:

1 C = 1 A·s.

Ekde 2019, kiam la internacia sistemo de unuoj estas redifinita, la kulombo (laŭ la difino de la ampero) egalas ekzakte la ŝargon de la jena nombro de protonoj:

.

Ĉar la ĉi-supra nombro ne estas entjero, ne ekzistas en naturo ekzakte 1 kulombo da ŝargo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kulombo estis unue difinita de la Internacia Elektra Kongreso en 1881.[1] Ĝia nomo devenas de la franca fizikisto Charles Augustin Coulomb.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1881-09-24) “The Electrical Congress”, The Electrician (en) 7, p. 297–297.