Kultiva eruko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kultiva eruko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassiceae
Genro: Eruko eruca
Specio: E. vesicaria
Eruca vesicaria
(MILL.) THELL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kultiva eruko[1] (latine Eruca vesicaria, subspeco sativa) estas folia legomo kiu apartenas al la familio de la kruciferacoj. Eruko estas uzata kiel spico sur picoj kaj en salatoj, precipe en la itala kuirarto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La eruko kreskas kiel unujara (ĝis dujara) planto. La staranta tigo atingas longecon de ĝis 15 centimetroj. La suba tigoparto estas krudlanuga foje ankaŭ iomete hareca. La tigofolioj kreskas ŝanĝpozicie kaj estas pli malgrandaj ol la bazaj folioj. La folioj estas flugilecaj kaj golfformaj. Ilia gusto estas iomete amara kun spica aromo, kiun depende de la individua prefero iaj tre ŝatas dum aliaj malŝatas.[2]

floraro
kvarnombra folio.

Eruko povas stimuli apetiton kaj enhavas grandan kvanton da proteinoj, vitaminojn A kaj C kaj mineralajn salojn, ĉefe feron kaj kalcion. Ĝi enhavas ankaŭ la grasacidon omego 3 kaj estas malriĉa en kalorioj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Jam en la romia epoko eruko estis uzata kiel spico, kaj ĝi ankaŭ estis konsiderata kiel afrodiziigaĵo.

Eruko estas uzata kiel salatplanto. Tiucele oni rikoltas la terproksimajn foliojn antaŭ la grandiĝo de la tigo.

En la tradicia popolmediciono eruko estas konsiderata kiel apetitiga kaj uriniga kaj rekomendita ekzemple en kazo de apetitmanko aŭ vezikosuferoj.

La semojn oni utiligas por gajni oleon. Ĉefe en Barato erukoleo estas ŝatata, tamen la erukoleo ne havas grandan ekonomian signifon. La erukoleo estas uzata ĉefe en industrio.

Receptoj kun eruko[redakti | redakti fonton]

Miksita eruko-salato[redakti | redakti fonton]

Ingrediencoj: 50 g da cepoj, 100 g maizgrajnoj, 2 mezgrandaj karotoj, seka pano, bukedo da eruko, 4 manĝokuleroj da balzamita vinagro, 2 manĝokuleroj da olivoleo. Pretigo: Haki la cepon en malgrandajn pecojn, raspi la karotojn, tranĉi la sekan panon en etajn kubojn, kunigi ĉiujn ingrediencojn, spici laŭguste per salo, pipro kaj petroselo kaj servi.

Erukokremsupo[redakti | redakti fonton]

La kuiristo Carsten Dohrs rekomendas kremsupon kun eruko.[3] Ingrediencoj: 50 g da askalono, 1 aljbulbero, 30 g da butero, 400 ml da buljono, 300 ml da laktokremo, 50 g da acida kremo, 1 bukedo da eruko, 1 manĝkulero da pingrajnoj, salo, pipro kaj laŭdezire muskato.[4] Pretigado: Haki la askalonojn kaj la ajlon en etajn pecojn kaj ekrosti en butero. Plenigi per la buljono kaj kuiri. Aldoni la laktokremon kaj rekuiri unufoje. Nun purigi la erukon, tranĉi en malgrandajn pecojn kaj aldoni. Aldoni la acidan kremon kaj spici laŭguste per salo, pipro kaj muskato. Kaĉigi la tuton pere de miksilo. Rosti zorge la pingrajnojn en kaserolo ĝis ili fariĝas flavaj. Servi la supon en telero kaj aldoni la pingrajnojn. Ornami per erukofolio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]