Kulto al la racio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kulto al la Racio)
Saltu al: navigado, serĉo
katedralo de Strasburgo konvertita en Templo de la Racio.

La Kulto al la racio (france: Culte de la Raison) estis ateisma kredsistemo, celita kiel anstataŭaĵo por kristanismo dum la Franca Revolucio.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Malsimpatio kontraŭ la Romkatolika Eklezio estis integrita parto de la ekapero de la Revolucio, kaj multe de ĝi solidigita en oficiala registarpolitiko post kiam la Unua Respubliko estis deklarita en 1792. La kulto al la racio evoluis iom post iom en tiuj fruaj jaroj kiel parto de la ĝenerala kampanjo de malkristanigo de franca socio. La strukturaj konceptoj de la kredaro estis difinitaj de Jacques René Hébert, Antoine-François Momoro, Pierre-Gaspard Chaumette, Joseph Fouché, kaj aliaj radikalaj gvidantoj.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Antoine-François Momoro (1756–1794).

La Kulto al la racio estis eksplicite humanocenta. Ĝia celo estis la perfekteco de la homaro per la akiro de vero kaj libereco, ebla nur per la praktikado de la homa fakultato de racio. Kvankam ateismo estis ĉe la kerno de la kulto, ĝi difinis sin kiel pli ol nura malakcepto de dioj: kiel konvencia religio, ĝi instigis al agoj de kongregacia kultado, kun oftaj kaj rigoraj elmontroj de sindonemo por argumenti tion kiel idealo. Zorgema distingo ĉiam estis tirita inter la racia respekto de Racio kaj la admiro de idolo.

Revolucia efiko[redakti | redakti fonton]

Fête de la Raison ("Festivalo de la Racio")

Devoteco al la kulto iĝis difina atributo de la Heberista frakcio, kaj estis vaste akceptita inter la ĝeneralaj vicoj de la sen-kuloto . Multaj kontraŭ-klerikalaj grupoj kaj okazaĵoj nur loze ligita al la kulto aldoniĝis kun ĝia nomo. La plej fruaj ateismaj publikaj manifestacioj intervalis de sovaĝaj maskeradoj memorigaj pri pli fruaj printempaj festivaloj ĝis rektaj persekutoj, inkluzive de traserĉadoj de preĝejoj kaj sinagogoj en kiuj religiaj kaj reĝaj bildoj estis rompitaj aŭ difektitaj.

Joseph Fouché[redakti | redakti fonton]

Fouché gvidis precipe brutalan kampanjon de malkristanigo en multaj partoj de Francio kiu helpis disvastigi la evoluigan kredaron. Fouché deklaris novan civitan propran religion, interŝanĝebla kun kio iĝus konata kiel la Kulto al la Racio, ĉe ceremonio kiun li nomis "festeno de Brutus" la 22-an de septembro 1793.

Festivalo de la Racio[redakti | redakti fonton]

Tamen, estis oficiala Fête de la Raison (Festo de la Racio), kontrolita de Hébert kaj Momoro je la 20-a Brumero, 2-a jaro (la 10-an de novembro 1793), kiu karakterizis la novan respublikanan manieron de religio. En tutlandaj ceremonioj elpensitaj kaj organizitaj de Chaumette. Altaro al libereco estis instalita super la malnovaj katolikaj altaroj, kaj la surskribo "Al Filozofio" estis ĉizita en la preĝejofasado.

Nuntempaj klarigoj anoncis la Festivalon de Racio kiel "sensacia", "libertina" afero de skandalaj "fimoralecoj", kvankam kelkaj akademiuloj poste havis alian opinion. Tiuj klarigoj, realaj aŭ kun aldonaĵoj, galvanizis kontraŭ-revoluciaj fortoj kaj eĉ kaŭzis multajn elreviĝojn kiel Maximilien Robespierre kiu publike apartiĝis de la radikala frakcio.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Afiŝo sur la preĝejo de Ivry-la-Bataille

En 1794, la Kulto al la racio estis konfrontita kun oficiala malkonfeso kiam Robespierre, alproksimiĝante al kompleta diktatora potenco, sia propra establado de nova, deistika religio por la respubliko, la kulto al la supera Diino de Racio diskoniĝis. Robespierre kondamnis la Heberistojn je diversaj filozofiaj kaj politikaj aferoj, specife malaprobante ilian ateismon. Kiam Hébert, Momoro, Ronsin, Vincent kaj aliaj estis senditaj al la gilotino je la 4-a Ĝerminalo, 2-a jaro (la 24-an de marto 1794), la kulto perdis sian plej influan gvidadon. Kiam Chaumette kaj aliaj Heberistoj sekvis ilin kvar tagojn poste, la kulto efike ĉesis ekzisti. Ĝi estis oficiale ekskludita de Napoleon Bonaparte per lia Juro pri Sektoj.