Kultura ŝoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kulturŝoko)
La renkonto kun la konkerintoj per fusiloj kaj ĉevaloj ŝokis la aztekojn, tial ili konfuzis la eŭropanojn kun profetoj el la oriento.
Laŭ la modelo, homoj komence havos (1) mielmonaton kaj poste (2) transiran periodon, tio estas kulturŝokon. Sed poste homoj komencos adaptiĝi (3) (la punktita linio montras, ke iuj homoj malamos la novan kulturon). Kaj (4) rilatas al iuj homoj, kiuj revenas al sia loko por adaptiĝi al la antikva kulturo.

Kultura ŝoko estas la stato de homa menso ĉe renkonto kun ecoj de fremda kulturo (normoj de parola kaj ĉetabla etiketo, tradicia maniero sin vesti kaj konduti, aliaj ecoj), ekzemple, dum vizito al alia lando aŭ regiono. La terminon unue ekuzis Kalvero Oberg en 1954. Foje kultura ŝoko ekigas fortan senton de abomeno kontraŭ la nekutima kulturo.

Kultura ŝoko baziĝas sur etnocentrismo — la maniero percepti la mondon vidpunkte de sia kulturo. Preskaŭ ĉiuj kulturoj en la mondo havas ecojn de etnocentrismo, tial iliaj reprezentantoj riskas ricevi kulturan ŝokon subite venante al alikultura medio.

Kultura ŝoko povas kaŭzi multajn psikologiajn problemojn por individuo. Kiel ekzemplo de la sekvo de la kultura ŝoko por socio, oni foje mencias revolucion en Irano (1979), kiun parte kaŭzis tro drasta eŭropiĝo de la lando dum regado de ŝaĥo Mohamed Reza Pahlavi.

Fazoj de kultura ŝoko[redakti | redakti fonton]

Forta kultura ŝoko (ekzemple, dum translokiĝo al alia lando) ofte konsistas el kelkaj distingeblaj fazoj. Ne ĉiu persono trapasas ĉiujn fazojn[1]:

  • Aproba fazo. Dum tiu ĉi periodo diferencoj inter la nova kaj la malnova kulturoj perceptatas romantike, kiel novaj kaj bonegaj. Ekzemple, veninte al nova lando individuo povas ekŝati lokan manĝaĵon, vivoritmon, kutimojn de lokanoj, arkitekturon kaj tiel plu.
  • Rifuza fazo. Posta paso de tempo (kelkaj tagoj aŭ eble monatoj) homo alkutimiĝas al la nova kulturo kaj eksopiras pri sia antaŭa. Homo povas senti, ke loka vivoritmo estas tro rapida (aŭ male), ke la kutimoj de lokanoj estas strangaj ktp.
  • Fazo de alkutimiĝo. Finfine individuo alkutimiĝas al la nova vivmaniero kaj ne plu reagas al ĝiaj ecoj negative, ĉar li simple jam alproprigis la lokan kulturon, ne plu sentas ĝin fremda. Homo ekzorgas pri ĉiutagaj bezonoj, kvazaŭ li estas en sia origina kulturo.
  • Inversa kultura ŝoko. Reveno al sia iama propra kulturo post alkutimiĝo al la nova povas kaŭzi kulturan ŝokon.

Ekzistas homoj, kiuj ne kapablas eliri el la stato de kultura ŝoko. Ili ofte ne sukcesas alkutimiĝi al la novaj cirkonstancoj kaj preferas reveni al sia propra kulturo aŭ iĝi marĝenuloj en la nova.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Formularo ĉe Interkulturo.net por priskribi eventojn de kultura ŝoko Arkivigite je 2021-02-23 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amigos - Culture Shock http://edweb.sdsu.edu/people/CGuanipa/cultshok.htm Arkivigite je 2005-12-22 per la retarkivo Wayback Machine