Kultura Asocio Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kultura Asocio Esperantista (en la kataluna lingvo “Associació Cultural Esperantista”), KAE, estas laborista esperantista asocio, aganta en Katalunio.

Ĝi estis fondita en 1985, okaze de la celebrado de la 59-a SAT-Kongreso de Sant Cugat del Vallés en 1986. Ĝia unua prezidanto estis Ramón Manau Torres, kaj aliaj estraranoj aŭ aktivuloj estis Giordano Moya, Vicente Hernández Llusera, Josep Maria Galofré, Luis Serrano, Joan Solé Puyol k.a.

La societo eldonas trimonatan bultenon nomatan “KAE-Informilo”, kies ĉefredaktoro estis dum multaj jaroj Vicente Hernández Llusera.

Ĝi estas kolektiva membro de Hispana Esperanto-Federacio.