Kultura Centro Esperantista

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Kultura Centro Esperantista estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro. Fondita de svisaj esperantistoj en Biel/Bienne Zamenhof-Tage 1968 (plu vivas tri el ili: Claude Gacond, Martin Meyer kaj Olivier Tzaut). Funkcianta dum la tuta jaro, ekde 1999 ĝi proprietas trietaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno. Ekde 1974 ĝi situas en La Chaux-de-Fonds, unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m), kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato.

Ne parto de KCE, sed tamen grava por gastoj kun interlingvistika intereso estas la Centro por dokumentado kaj studo pri la Lingvo Internacia (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, CDELI).

[redakti] Adreso

KCE, strato Postiers 27, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando
tel/fakso (41)32 9267407, <kce@esperantio.net>, www.esperantio.net

[redakti] Ekstera ligo

·  Retejo de Esperanto-Civito


Esperanto
Ĉi tiu artikolo pri "Kultura Centro Esperantista" ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanta temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.