Kultura Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda Proletara Kultura Revolucio, plejofte simple la Kultura Revolucio, estis periodo da politika kaj socia kaoso en la Ĉina Popola Respubliko, kiu komenciĝis en 1966 kaj daŭris jardekon. La kultura revolucio estis kampanio komencata oficiale de la ĉina gvidanto Mao Zedong la 16an de majo 1966, por liberigi Ĉinio de burĝaj elementoj kaj por renovigi la klasbatalon en la stilo de Marksisma Penso. En la praktiko, estas vaste agnoskite nuntempe ke temis pri provo de Mao Zedong repreni la potencon ene de la Komunisma Partio de Ĉinio, ĉar kelkaj aliaj fakcioj ene de la partio minacis lian potencon.

Komenco

Dum ĉi tiu nigra periodo de la ĉina historio, grupoj da junuloj organizitaj en militaj bandoj nomataj Ĉinaj Ruĝaj Gardistoj terurigis la loĝantaron, almenaŭ en la grandaj urboj, persekutante homojn kiuj estis konsideritaj "klasaj malamikoj" aŭ "dekstruloj" pro sia viv-stilo, siaj opinioj aŭ kia ajn alia afero kiu ne plaĉis al ili. Milionoj da homoj suferis publikajn humiliadojn, malliberigojn kaj malbonan traktadon, kaj eble ĉirkaŭ duona miliono mortis kiel rezulto. Intelektuloj, artistoj kaj estroj de la komunisma partio estis la plej oftaj bersalioj. La Ruĝaj gardistoj estis ofte studentoj, kaj ili ofte montris fanatikan fidon kaj kredon je Mao Zedong kaj kulto de liaj teorioj. Ili emis trakti la "ruĝan libreton", faman libron de citaĵoj de Mao Zedong, preskaŭ kiel religian tekston, kaj konstante citis el ĝi.

Dum la kultura revolucio, la du grandaj rivaloj de Mao Zedong ene de la komunisma partio, nome Liu Shaoqi kaj Deng Xiaoping, ambaŭ fariĝis viktimoj. Liu Shaoqi estis sendita al mallibereja kampo, kie li mortis post du jaroj, kaj Deng Xiaoping estis sendita labori en fabriko kiel ordinara laboristo. Aliflanke, la gvidanto de la partio kiu plej gajnis de la kultura revolucio estis Lin Biao, kiu fariĝis la dua plej potenca homo en la partio post Mao mem.

Fino

En 1969, Mao oficiale deklaris la finon de la kultura revolucio, kaj estis iu reveno al ŝtato de publika ordo. Multaj intelektuloj estis senditaj al la kamparo dum ĉi tiu periodo, por labori kun la kamparanoj kaj lerni kiel ili vivis. Inter ili estis multaj ruĝaj gardistoj, kiuj en ĉi tiu maniero estis metitaj en lokoj kie ili ne povis krei problemojn.

En 1971, Lin Biao provis perforte preni la potencon de Mao Zedong. Lia provo malsukcesis, kaj li provis eskapi al Sovet-Unio en aviadilo kiu tamen frakasiĝis super Mongolio. Post ĉi tiu evento, la moderata gvidanto Zhou Enlai reakiris pli da potenco, kaj Deng Xiaoping estis realvokita el la kamparo al Beijing. En la posta periodo, la tiel nomata "Bando de la Kvar", kiu konsistis el la edzino de Mao kaj tri aliaj gravaj gvidantoj, komencis kampanion kontraŭ la ĉefministro Zhou Enlai kaj Deng. La Bando de la Kvar reprezentis la pli ekstremisman fakcion, kiu estis malantaŭ la kultura revolucio, dum Zhou kaj Deng reprezentis la pli pragmatikan flankon de la partio.

En 1976 mortis Zhou Enlai. La 5an de aprilo, tradicia tago de rememoro pri la mortintoj en Ĉinio, du milionoj da homoj kolektiĝis en la centra Placo Tian An Men en Beijing por esprimi sian malĝojon. La afero tuj fariĝis protesto kontraŭ la Bando de la Kvar. La 9an de septembro mortis Mao Zedong. Estis grandega kaj sincera malĝojo en la tuta Ĉinio pro lia preterpaso. Hua Gofeng, la homo indikita de Mao, farigixs la nova ĉefministro, kaj la "Bando de la Kvar" estis arestita. Ilia aresto estas kutime konsiderata la vera fino de la kultura revolucio, kaj la komenco de nova periodo da stabileco kaj ordo en Ĉinio.

Modernaj implikaĵoj

Nuntempe, la kultura revolucio estas memorata kiel katastrofa periodo de la ĉina historio. Dum ĉi tiu periodo, ĉiu eco de la ekonomia kaj kultura vivo de Ĉinio estis negative influata de la manko de stabileco kaj ordo, almenaŭ en la urboj. La eduka sistemo ankaŭ suferis tre multe. Interalie, la ruĝaj gardistoj detruis amason da valoregaj antikvaj objektoj kaj konstruaĵoj, ĉefe religiaj konstruaĵoj, ĉar ili estis konsiderataj simboloj de mez-epokaj kaj feŭdalismaj pensmanieroj. Tamen, kelkaj komentistoj rimarkigas ke eble dum la kultura revolucio iom ŝanĝiĝis la antikva ĉina kutimo de respekti la aŭtoritaton kaj obei ordonojn senproteste, kaj ke eble sen la kultura revolucio ne estus okazintaj la studentaj protestoj en 1989.

La Komunisma Partio de Ĉinio nuntempe rekonas ke la kultura revolucio estis malbona por Ĉinio, sed tamen ĝi havas la oficialan pozicion ke Mao Zedong faris pli da bonaj aferoj ol da malbonaj dum lia regado.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara