Kultura imperiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kultura imperiismo estas la agado de nacio, kiu trudas siajn kulturajn valorojn al alia, plej ofte malpli forta nacio.[1] Ĝi povas alpreni la formon de aktiva, formala politiko aŭ de ĝenerala sinteno. Parolante pri ĝi, oni aplikas metaforon de imperiismokoloniismo: la kulturaj produkoj de la Unua mondo "invadas" la Trian mondon kaj "konkeras" la lokan kulturon. Ĉe pli fortaj varioj de la termino, monda kultura dominado estas la eksplicita celo de la nacio-ŝtatojtransnaciaj firmaoj, kiuj eksportas kulturon. Kutime oni uzas la terminon malvalorige, ofte lige kun alvoko malakcepti tiajn influojn.

Dum la lastaj jardekoj (kaj eble ankaŭ en pasintaj epokoj) tro ofte la kultura imperiismo ne nur estas klopodata el la hegemonia kulturlando, sed ankaŭ estas volonte akceptata de ampleksaj tavoloj kaj sociaj klasoj de la koloniitaj landoj, kvazaŭ tio estus profito por la koloniita kulturo.

Ekde kultura vidpunkto la kultura imperiismo estas danĝero pro la perdo de enormaj, gravaj kaj historiaj kultur-valoroj kaj elementoj de la koloniitaj landoj.

Fono kaj difinoj[redakti | redakti fonton]

La vortaro Oxford English Dictionary havas referencon en 1921 al la "kultura imperiismo de la rusoj"[2]. La termino reaperis en la 1960aj jaroj kaj estis fokuso de esplorado ek de la 1970aj jaroj.[3][4] Aliaj terminoj "amaskomunikilara imperiismo", "struktura imperiismo", "kultura dependeco kaj superregado", "kultura samtempigo", "elektronika koloniismo", "ideologia imperiismo" kaj "ekonomia imperiismo" uzatas por priskribi la saman bazan ideon de kultura imperiismo.[5]

Diversaj docentoj difinas diverse la terminon. Usona amaskomunikilara kritikanto Herbert Schiller skribis: "La koncepto de kultura imperiismo hodiaŭ [1975] plej bone priskribas la sumon de la procezoj per kiu socio estas alportita en la modernan mondan sistemon kaj kiel ĝia superreganta socitavolo estas allogata, premadata, devigata kaj foje subaĉetata por igi ilin formi sociajn instituciojn respondajn al, aŭ eĉ por antaŭenigi, la valorojn kaj strukturojn de la superreganta centro de la sistemo. La publika amaskomunikilaro estas la ĉefa ekzemplo de funkciantaj entreprenoj kiuj estas uzataj en la altruda procezo. Por penetrado laŭ signifa skalo la amaskomunikilaro mem devas esti kaptita de la superreganta/penetranta potenco. Tio ĉi okazas plejparte per la komercigo de elsendado." [6]

Tom McPhail difinis "Elektronikan koloniismon kiel la dependeca interrilato establita de la importado de komunikada aparataro, fremde produktitaj programaroj, kune kun inĝenieroj, teknikistoj kaj rilataj informaj protokoloj, kiuj anstataŭe establas aron de fremdaj normoj, valoroj kaj atendoj kiuj, diversgrade, povas ŝanĝi la enlandajn kulturojn kaj sociigajn procezojn." [7] Sui-Nam Lee observis ke "eblas difini komunikadan imperiismon kiel la procezon en kiu la proprieto kaj regado super la aparataro kaj programaroj de la amaskomunikilaro kaj aliaj gravaj formoj de komunikado en iu lando estas unuope aŭ kune subigitaj al la superregado de alia lando kun malutilaj efikoj sur la indiĝenaj valoroj, normoj kaj kulturo." [8] Ogan vidis "amaskomunikilaran imperiismon ofte priskribitan kiel procezo per kiu Usono kaj Okcidenta Eŭropo produktas plejparton de la amaskomunikilaraj produktoj, faras la unuajn profitojn el enlandaj vendoj kaj tiam vendas la produktojn en triamondaj landoj je kostoj konsiderinde malpli ol tiuj, kiujn la landoj devus toleri por mem produkti similajn produktojn." [9] Downing kaj Sreberny-Mohammadi konstatis: "Imperiismo estas la konkero kaj regado de unu lando fare de pli potenca. Kultura imperiismo signifas la dimensiojn de la procezo kiu preteriras la ekonomian ekspluaton aŭ militan perforton. En la historio de koloniismo, (t.e., la formo de imperiismo en kiu la registaro de la kolonio estas direktata rekte de fremduloj), la edukaj kaj amaskomunikilaraj sistemoj de multaj triamondaj landoj estis instalitaj kiel kopioj de tiuj en Britio, Francio aŭ Usono kaj portas ties valorojn. Okcidenteca reklamado entrudis, kiel ankaŭ arkitekturaj kaj modaj stiloj. Subtile sed potence, ensteliĝis la mesaĝo ke okcidentaj kulturoj estas superaj al la kulturoj de la Tria Mondo." [10] Ne necesas diri, ke ĉiuj tiuj aŭtoroj konsentas ke kultura imperiismo antaŭenigas la interesojn de certaj klikoj ene de la imperiaj potencoj, ofte malutile al la celaj socioj. La problemoj pri kultura imperiismo unue aperis en komunikadaj studoj. [11] Tamen, kultura imperiismo estas uzata de kleruloj kiel kadro por klarigi fenomenojn en la fakoj internaciaj rilatoj, antropologio, edukado, scienco, historio, literaturo kaj sporto. [5]

Teoriaj fundamentoj[redakti | redakti fonton]

Multaj hodiaŭaj docentoj kiuj uzas la terminon, kultura imperiismo, estas multe informita de la laboro de Foucault, Derrida, Said kaj alia poststrukturismaj kaj postkoloniismaj teoriistoj.[5] Ene de la sfero de postkoloniismo, kultura imperiismo povas esti konsiderata kiel la kultura heredaĵo de koloniismo aŭ formoj de socia agado kontribuanta al la daŭrigo de Okcidenta hegemonio. Iuj, ekster la sfero de ĉi tiu diskurso, kritikas la terminon kiel neklara, nefokusita aŭ kontraŭdira.[5]

Nuntempaj ideoj kaj debato[redakti | redakti fonton]

Kultura imperiismo povas rilati al aŭ la malvola alkulturigado de submetata loĝantaro aŭ al la libervola akceptado de fremda kulturo fare de individuoj kiuj tiel faras per sia propra libera volo. Pro tio ke ĉi tiuj estas du tre malsamaj aferoj, oni pridemandas la validecon de la termino.

Kultura influo povas esti rigardata de la "ricevanta" kulturo kiel aŭ minaco al aŭ riĉigo de ĝia kultura identeco. Tial ŝajnas utile distingi inter kultura imperiismo kiel (aktiva aŭ pasiva) sinteno de supereco kaj la pozicio de kulturo aŭ grupo kiu serĉas kompletigi sian propran kulturan produktadon, konsideratan parte manka, per importitaj produktoj.

La importataj produktoj aŭ servoj povas mem reprezenti aŭ esti asociita kun, certaj valoroj (ekzemple konsumerismo). Laŭ unu argumento, la "ricevanta" kulturo ne nepre perceptas ĉi tiun ligon, sed sorbas la fremdan kulturon passive uzante la fremdajn varojn kaj servojn. Pro ĝia iom kaŝita, sed tre potenca naturo, ĉi tiu hipoteza ideo estas priskribita de kelkaj fakuloj kiel "banala imperiismo." Ekzemple, oni argumentas ke dum "usonaj firmaoj estas akuzitaj deziri kontroli 95 procenton de la konsumantoj de la mondo", "kultura imperiismo ampleksas multe pli ol simplaj konsumataj varoj; ĝi ampleksas la disvastigon de usonaj principoj kiel libereco kaj demokratio", procezo kiu "povas ŝajni alloga" sed kiu "maskas teruran veron: multaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo malaperas pro la superforta influo de usonaj entreprenoj kaj kulturo". [12]

Iuj kredas ke la lastatempe tutmondigita ekonomio de la fina parto de la 20a jarcento kaj frua 21a jarcento faciligis ĉi tiun procezon per la uzado de nova informa teknologio. Ĉi tiu speco de kultura imperiismo devenas "mola potenco". La teorio pri elektronika koloniismo etendas la aferon al tutmondaj kulturaj aferoj kaj la efiko de gravaj amaskomunikilaraj konglomeraĵoj, ampleksantaj de Viacom, Time-Warner, Disney, News Corporation, al Google kaj Microsoft, kun la fokuso sur la hegemonia potenco de ĉi tiuj plejparte usonbazitaj komunikadaj gigantoj.

Kultura diverseco[redakti | redakti fonton]

Unu el la kialoj ofte donitaj por kontraŭi ajnan formon de kultura imperiismo, libervola aŭ alia, estas la konservo de kultura diverseco, celo vidita de kelkaj kiel analoga al la konservo de ekologia diverseco. Subtenantoj de ĉi tiu ideo argumentas aŭ ke tia diverseco mem estas valora, por konservi homan historian heredaĵon kaj scion, aŭ praktike valora ĉar ĝi disponigas pliajn vojojn solvi problemojn kaj respondi al katastrofoj, naturaj aŭ alispecaj. Lingva lernado ludas gravan rolon por pli bone kompreni la  kulturan diversecon en la mondo. Promocii lingvan diversecon ankaŭ gravas por konservi kulturan scion[13].

Surbaze de kvarlanda partnera kunlaboro[14] en la kadro de eŭropa projekto Grundvig ("Kiel lerni pri kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo?"- aperis multlingva broŝuro pri modela agado, resumo de spertoj, konsiloj por interesiĝantoj kaj ideoj, kiel engaĝi la junularon kun konsiloj (pdf, 1,1 MB).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ronald John Johnston, The Dictionary of Human Geography, 4th ed., Wiley-Blackwell, 2000, ISBN 0-631-20561-6, p. 375.
  2. Oxford English Dictionary, within "cultural"
  3. Tomlinson (1991), p. 2
  4. Hamm, (2005), p. 4
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 White, Livingston A. "Reconsidering Cultural Imperialism Theory" Transnational Broadcasting Studies no.6 Spring/Summer 2001.
  6. Schiller, Herbert I.. (1976) Communication and cultural domination. International Arts and Sciences Press, 901 North Broadway, White Plains, New York 10603, p. 9–10. ISBN 978-0-87332-079-5.
  7. McPhail, Thomas L.. (1987) Electronic colonialism: the future of international broadcasting and communication, Volume 126 of Sage library of social research. Sage Publications. ISBN 978-0-8039-2730-8.
  8. (1988) “Communication imperialism and dependency: A conceptual clarification”, International Communication Gazette (41), p. 74. 
  9. (Spring 1988) “Media Imperialism and the Videocassette Recorder: The Case of Turkey”, Journal of Communication 38 (2), p. 94. doi:10.1111/j.1460-2466.1988.tb02049.x. 
  10. Downing,, John. (1995) Questioning the media: a critical introduction, 2‑a eldono, SAGE. ISBN 978-0-8039-7197-4.
  11. (March 1991) “Cultural imperialism: A media effects approach”, Critical Studies in Media Communication 8 (1), p. 29–38. doi:10.1080/15295039109366778. 
  12. Sayre, Shay. (2010) Entertainment and Society: Influences, Impacts, and Innovations, 2‑a eldono, Oxon, New York: Routledge. ISBN 0-415-99806-9.
  13. (angla) Bhavya Dore, Esperanto, A language whose time never came. 131 years on, L.L. Zamenhof’s unfulfilled dream of a ‘universal language’ is finding new takers in India, Live Mint, la 20-an de oktobro 2018.
  14. Kultura kaj lingva diverseco de Eŭropo Kiel lerni pri kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo?