Kultura imperiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kultura imperiismo estas la agado de nacio, kiu trudas siajn kulturajn valorojn al alia, plej ofte malpli forta nacio. Ĝi povas alpreni la formon de aktiva, formala politiko aŭ de ĝenerala sinteno. Parolante pri ĝi, oni aplikas metaforon de koloniismo: la kulturaj produkoj de la Unua mondo "invadas" la Trian mondon kaj "konkeras" la lokan kulturon. Ĉe pli fortaj varioj de la termino, monda kultura dominado estas la eksplicita celo de la nacio-ŝtatojtransnaciaj firmaoj, kiuj eksportas kulturon. Kutime oni uzas la terminon malvalorige, ofte lige kun alvoko malakcepti tiajn influojn.

Dum la lastaj jardekoj (kaj eble ankaŭ en pasintaj epokoj) tro ofte la kultura imperiismo ne nur estas klopodata el la hegemonia kulturlando, sed ankaŭ estas volonte akceptata de ampleksaj tavoloj kaj sociaj klasoj de la koloniitaj landoj, kvazaŭ tio estus profito por la koloniita kulturo.

Ekde kultura vidpunkto la kultura imperiismo estas danĝero pro la perdo de enormaj, gravaj kaj historiaj kultur-valoroj kaj elementoj de la koloniitaj landoj.