Kulturo de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝtonkrucoj, simbolo de la antikva armena kristanaro.

La Kulturo de Armenio estas ŭnu el la plej antikvaj kulturoj de la mondo. Dum la paso de la tempo ĝi estis influita de la najbaraj potencoj (Persa Imperio, Romia Imperio Otomana Imperio, Rusa Imperio kaj poste Sovetio), kiuj dum dek jarcentoj invadis aŭ subpremis ĝin. Tamen, ties kulturo restis senŝanĝa kun pluraj unikaĵoj, kiuj distingas ĝin kiel la armena eklezio, la alfabeto kaj tipa arkitekturo i.a. La armenoj havas siajn proprajn alfabeton kaj lingvon kiuj distingas ilin. La alfabeto estis ellaborata de Mesrop Maŝtoc kaj konsistas el 36 literoj, du el ili estis aldonataj dum la ekzistado de la Kilikio, kaj 39-a litero estas adoptata post la sovetaj reformoj. La 96% de la enlandaj loĝantoj parolas la armenan lingvon, dume 75,8% de la loĝantaro ankaŭ parolas la rusan kiel rezulto de la soveta lingva politiko. La adolta alfabetismo en Armenio estas je 98% [2]. La plimulto da la adoltuloj de Erevano povas komunikiĝi en la rusa, dume la populareco de la angla kreskas.

Belartoj[redakti | redakti fonton]

Vernissage de Erevano

La Nacia Artgalerio de Armenio en Erevano enhavas pli ol 16.000 verkaĵoj ekde la Mezepoko ĝis la nuntempo, kaj de armenoj kaj eŭropaj artistoj ĝenerale; sed, ĉefe de sovetiaj artistoj. En la ĉefurbo ekzistas aliaj muzeoj dediĉataj al la pentrarto, kiel la Muzeo de Moderna Arto aŭ la Muzeo Martiros Sarjan. Multnombraj artgalerioj organizas ekspoziciojn kaj vendadon ĉirkaŭ la Kaskado de Erevano. Aliaj kulturaj institucioj estas la Artlernejo Mĥitaro Sebastaci de Erevano; la Armena Centro pri Nuntempa Arto [3], aŭ la asocioj dediĉataj al la batalado kontraŭ la kultura izoleco de la armenoj, kaj la disvolviĝo de la nuntempaj arto kaj kulturo. Krom la muzeoj kaj artgalerioj, ekzistas populara merkato de keramikaĵoj kaj pentraĵoj, kelkaj tre altkvalitaj, konata en la urbo Erevano kiel Vernissage.

Kelkaj armenaj pentristoj kaj skulptistoj:

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Sankta Kruco en Van.

Armenio posedas riĉan arkitektan heredaĵon[1] konsistante el monaĥejoj, preĝejoj kaj kapeloj. Oni trovas kaj en la lando kaj en la historia armena teritorio — tipan armenan arkitekturon ĉefe eklezia.

La otomana regado bremsis la disvolviĝon de la armena arkitekturo kaj tio ŝajnas kvazaŭ paŭzo en la kronologio de la arkitektura armena historio ekde la 14-a jarcento ĝis la invado de la turananoj al la reĝlando Malgranda Armenio.

Post efemera sendependeco post la armena genocido far la turka registaro, Armenio fariĝis membro de Sovetio. La soveta influo estis tiom granda ke ĝi estis la sola arta inspiro ĝis la sendependeco en 1991.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La literaturo komenciĝis en Armenio ĉirkaŭ la jaro 400 a.K.[2] La plimulto de la literaturaĵoj estis kreataj ĉirkaŭ Moseo de Ĥoreno, en la 5-a jarcento. Kun la paso de la jaroj, la elementoj de la origina armena literaturo ŝanĝis kiaj la historioj kaj mitoj kiuj estis tre gravaj tra la generacioj. Dum la 19-a jarcento, la verkisto Mikael Nalbandian agadis por la kreado de literatura armena identeco. La poemo de Nalbandian “kanto de la itala knabino” eble estis la inspiro por la nacia armena himno, Mer Hayrenik.

En la 12-a kaj 13-a jarcentoj rimarkeblas renaskiĝo de la armena literaturo kiu estas konsiderata kiel la arĝenta epoko de la literaturo en Armenio kies ĉefaj temoj estas religio kaj historio. Dum tiu epoko elstaras Nerses la 4-a Schnorhali (1102-1172), poligrafo, aŭtoro de religiaj poemoj, prievangeliaj komentoj kaj historio de la armenoj. De la 13-a jarcento ekiĝas lirika popola poezio, plena de sensuala mistikismo, kun eksterlandaj influoj, ĉefe de la trobadoroj. La pleja reprezentanto de tiu epoko estis Aruthin Sajadian (1712-1795), nomata Sayat Noya; menciendas, pro la verkaĵo pri profana amorado, Nahapet Kuchak. Oni supozas ke en tiu epoko naskiĝis la populara epopeo de Davido de Sasuno, kiu konserviĝis kiel pervoĉa tradicio ĝis 1873[3].

Unua paĝo de la Evangelio laŭ Sankta Marko, en la armena lingvo.

La politikaj okazintaĵoj je la fino de la 14-a jarcento okazigas literaturan dekadencon kiu daŭras ĉirkaŭ 4 jarcentoj, sed la historia literatura tradicio ne interrompiĝas. La renaskiĝo de la literaturo kaj de la klasika lingvo ŝuldiĝas al la agado de Meĥitaro (1676-1749), aŭtoro de klasika gramatiko, kaj de lia kongregacio (meĥitaranoj), kiu establiĝis en Venecio, ĝi havis humanistan influon, ĉefe en la literatura aspekto; al ili oni ŝuldas gravan vortaron kaj la presadon de originalaj kaj klasikaj verkaĵoj. Aldonendas grava faktoro por la literatura disvolvado: disvastigado de la preso kaj pliiĝo de lernejoj en Armenio dum la 19-a jarcento. Ekde tiu dato la literaturo en Armenio sekulariĝas kaj spertas proceson de alproksimiĝo al la okcidenta literaturo. En la orienta flanko, Armenio trovas inspiron en Rusio, dume la okcidenta trovas ĝin en Francio.

En la moderna literaturo videblas unua ŝtupo kie regas tradiciismo kaj patriotismo sekvataj poste de realismo. Inter la ĉefaj aŭtoroj menciindas Ĥaĉaturo Abovian (1805-1848), kiun oni konsideras kiel la patro de la armena literaturo, aŭtoro de patriotismaj verkaĵoj; inter la poetoj el realisma skolo troviĝas Daniel Varuzhan (1884-1915). En la rakonta ĝenro elstaras Hakob Paronian (1842-1891), dramaturgo el popola stilo; la literatura kritikanto Ĉobanian, kaj la plej fama romanverkisto, Hakob Hakobian (1835-1888), nomata Rafi. Ankaŭ menciindas la plej elstara dramaturgo, Gabriel Sundukian (1825-1912), kiu bildigas la armenan socion loĝanta en Tbiliso (Kartvelio). Inter la elstaruloj dum la soveta Armenio troviĝas Avetiq Isahakian (1875-1957).

Muziko[redakti | redakti fonton]

Armenaj muzikistoj

Armenio estas la patrolando de la komponisto kaj klasika-nuntempa muzikestro Aram Ĥaĉaturjan. Ĥaĉaturjan estas unu el la grandaj muzikistoj de la 20-a jarcento. Lia kariero ĉefe disvolviĝis en Moskvo. Li populariĝis danke al la popularega Sabra Danco kaj al la elektado de kelkaj eroj de lia verkaĵo far la genia Stanley Kubrick por la muzikbando de 2001 'Galaksia Odiseado'. Inter liaj verkaĵoj elstaras, Gayaneh, Spartako kaj kontribuado per liaj partituroj al la soveta baleto.

En Armenio, ekzistas pluraj muzikgrupoj kaj soluloj kiuj interpretas modernajn kaj tradiciajn stilojn[4]. Inter ili elstaras Siruŝo[5] kiu reprezentis Armenion en Eŭrovido 2008

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Armenaj tipaj pladoj.

La armena kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la armena popolo[6], inkluzive de la armena diasporo. La historio de Armenio rakontas ke post la detruado de la Seleŭka imperio naskiĝis la unua armena sendependa ŝtato, fondita en 190 a.K de la Artaksia Dinastio kaj poste en la 20a jarcento membro de Sovetio, lasta okazaĵo kiu markis kelkajn kuirartajn tradiciojn en tiu ĉi lando kaj fiksis ŝanĝon en la tradicioj de multaj jarcentoj. La armena kuirarto estas en la mezo de la mediteranea kuirarto kaj la kaŭkaza, do, ĝi estas aro da ellaboraĵoj de nomada loĝantaro kiu loĝas en malvarma regiono. Kun granda influo de la mezorienta kuirarto, rusa kaj balkana.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.kamit.jp/18_armenia/gallery_eng.htm
  2. http://web.archive.org/20050116001445/es.geocities.com/inkisis/arm.html
  3. [1]
  4. http://www.armsongs.com/index1.htm
  5. http://www.sirusho.am/
  6. http://www.cocinadelmundo.com/paises/armenia/index.html