Kulturo de Erlitou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Erlitou-kulturo (二里頭文化) (inter 1900 a.K. ĝis 1500 a.K.) estas la nomo, kiun donis la arkeologoj al la frua bronzepoka komunumo vivinta en Ĉinio. Oni malkovris en 1959 la kulturon ĉe Erlitou en Yanshi, provinco Henan. Ĝi okupas areon de 3 km² kaj monopolis la produkton de bronzaj ujoj.

La kulturo estis disvastiĝinta tra provincoj Henan kaj Shanxi, pli poste aperis en Shaanxi kaj provinco Hubei. Plimulto de ĉinaj arkeologoj identigas la Erlitou-kulturon kiel parton de la dinastio Xia. Ĝi evoluis verŝajne el kulturo Longshan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]