Kulturo de Irako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flutistoj

La kulturo de Irako estas unu el la plej malnovaj kulturoj en la mondo.

Historia kulturo

Kiel la plejparto de nacioj arabaj, kaj simile kiel ĝia tradicia malamiko Irano, ĝi celebras ĝian antaŭislaman historion. La tero kiu nun estas Irako estis unu el la unuaj fontoj de civilizo en la praa Mezopotamio. Dum la oka kaj naŭa jarcentoj, la islamaj abasidaj kalifoj prezidis sur la tiame plej alta civilizo, kiu estis riĉega science, arte kaj literature.

Arĥeologiaj perdoj

Multaj trezoroj de mezopotamia arĥeologio gardiĝis en la Muzeo de Bagdado ĝis 2003, kiam ili perdiĝis pro ŝtelado kaj vandalismo dum la ĥaoso de la invado de Usono kaj ĝiaj aliancanoj en 2003. La nombro kaj valoro de la ŝtelitaj artefaritaĵoj estas disputataj. Kampanjo lanciĝis mallonge post la perdo, kun helpo de la Brita Muzeo, por katalogi kaj provi retrovi la ŝtelitaĵojn. Anoncoj de la muzeo kaŭzis la redonon de kelkaj objektoj. Aliaj verŝajne estas ŝtelitaj de krimulaj organizaĵoj por vendi ilin internacie.

Moderna kulturo

Moderna Irako tradicie konsistas el kelkaj etnaj grupoj, nome la araboj ĉirkaŭ la ebenaĵoj inter kaj ĉirkaŭ la riveroj de Tigreso kaj Eufrato, la kurdoj pleje en la norda montara regiono kaj kristanaj asirianoj ĉirkaŭ la urbo Mosulo en la nordo, ankaŭ turkumanoj kaj mendeanoj. Islamo estas la religio de la plejmulto de la iraka popolo. La araba kaj kurda lingvoj estas oficialaj de la ŝtato. Islamanoj siavice konsistas el ŝiit- kaj sunni-sektoj. La shiit-sekto (60% de la tuta loĝantaro) okupas la areon ekde Bagdado en la mezo de la lando ĝis Basrah en la sudo. La sunni-sekto (20%) okupas la centron, kaj kristanoj estas pleje en la nordo. La mendianoj estas antikva iraka itno-religio kaj loĝas pleje en la sudo. Ankaŭ estas armenoj kaj judoj en Irako.

Marĉando pri prezoj de aĉetaĵoj estas komuna metodo de negoco en la bazaroj.

Idiomoj

Same kiel laŭ multaj nacioj, bati iun per ŝuo, eĉ simbole, estas konsiderata kiel insulto. En Irako tamen tio estas pli komuna ol en aliaj landoj.