Kulturpremio de la urbo Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kulturpremio de la urbo Erfurto
honorigo
Lando Germanio
vdr

La Kulturpremio de la urbo Erfurto estas artpremio aljuĝita ekde la 1966-a jaro en Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro decido de la konsilantaro urba de la 12-a de majo 1966 kulturpremio aljuĝendu al personoj, "kies kultura agado ege gravus por Erfurto" kaj "pro agadoj dignaj al la humanismaj tradicioj de la urbo, pro la evoluigo de germana socialisma kulturo kiel ankaŭ pro elstaraj novekreitaĵoj science aŭ kulturpolitike". Ĝis 1989 unuopuloj ricevis monsumon ĝis maksimume 3000 GDR-markoj, kolektivoj sumon ĝis 10000 markoj. Ne malmultaj estis mem kunlaborantoj de la urba administracio.

Post la Turniĝo disdono ĝis 1996 ne okazis. Lau decido de la 20-a de aŭgusto 1996 la urbo denove intencis revivigi la premion. Ek de tiam la premio aljuĝatas ĉiun duan jaron por rekompenci kaj honori "eminentajn atingojn sur la kampo de plastikaj artoj, figura arto, literaturo kaj muziko estantajn en artista au enhava konekso kun Erfurto". Ĉiuj turingianoj rajtas proponi eblajn laŭreatojn. Nuntempe la sumo aneksita al la premio estas de 5000 eŭroj.

Premiitoj[redakti | redakti fonton]

1966 ĝis 1989[redakti | redakti fonton]

  • 1966 Otto Knöpfer, pentristo
  • 1967 Ude Nissen, muzikdirektoro
  • 1968 Siegfried Kraft, grafikisto
  • 1969 Dr.-Theodor-Neubauer-Ensemble des VEB Pressen- und Scherenbau; Karl Römpler, direktor de la erfurtaj muzeoj
  • 1970 Orchester des MdI; Walter Nitsch, urba arkitekto
  • 1971 Thomas-Müntzer Ensemble des VVB Zentronik, Betriebsteil Optima Erfurt; Otto Damm, grafikisto
  • 1972 Zirkel Bildnerisches Volksschaffen; Erfurter Kammermusikvereinigung; Walter Strobel, estro de la Ĝenerala Scienca Biblioteko
  • 1973 Johann Cilenšek, komponisto kaj muzikpedagogo; Karl-Heinz Friebel, estro de la muziklernejo
  • 1974 Orchester der Städtischen Bühnen Erfurt; Fritz Dietrich Altmann, direktoro de la Zoologia ĝardeno de Erfurto
  • 1975 IGA Erfurt; Anke Besser-Güth, skulptistino
  • 1976 Johanna Hoffmann, verkistino; Karl-Heinz Bornmann, urba konsilanto por kulturo
  • 1977 Nohra-Ensemble; Bodo Witte, Intendanto de Städtische Bühnen
  • 1978 Fanfarenzug des Schuhkombinats "Paul Schäfer"; Erich Enge, pentristo kaj grafikisto
  • 1979 Ballettensemble der Städtischen Bühnen; Kurt Steiniger, verkisto
  • 1980 Erfurter Kunstkabinett; Jürgen Degenhardt, komponisto
  • 1981 Arbeitskreis Burg Gleichen; Kurt Kunert, muzikisto kaj komponisto; Ude Nissen (la 2-a fojon)
  • 1982 Schauspielensemble der Städtischen Bühnen; Wolfgang Stahl, gvidanto de Volkskunstensembles des VEB Umformtechnik
  • 1983 Jugendmusikkorps des VEB Umformtechnik; Robert Häfner, direktoro de la librovendado
  • 1984 Fördergruppe "Textilgestaltung" am Zentralen Klub der Jugend und Sportler; Siegrid Trittmacher-Koch, koreografiistino de Ballet der Städtischen Bühnen;
  • 1985 Erfurter Singakademie; Otto Panser, artmetiisto;
  • 1986 Autorenkollektiv des Buches "Geschichte der Stadt Erfurt; Lothar Stuckart, estro de dancorkestro
  • 1987 Börner-Quartett der Städtischen Bühnen; Dietmar Beetz, verkisto
  • 1988 Jagdhornbläsergruppe der Jagdgesellschaft Erfurt-Stad]; Ruth Menzel, artscienculino
  • 1989 Mädchenkammerchor der Bezirksmusikschule Erfurt; Lothar Krone, artisto

1997 ĝis 2009[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Laura Langelüddecke: Kulturpreisträger der Stadt Erfurt (nepublikigita oficiala superrigardo), Erfurt 2006
  • Thüringer Allgemeine de la 28-a de januaro 2009: Vorschläge für den Kulturpreis