Kumikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kumikoj (memnomo къумукълар [kumuklar]; de kio ankaŭ alia ebla esperantigo Kumukoj) estas indiĝena etno en Dagestano. Temas pri unu el la plej signifaj etnaj grupoj de Dagestano (267,5 mil; ĉ. 13% de la loĝantaro). Kumikoj parolas en la kumika lingvo, kiu supozeble estis interlingvo de la orienta parto de Norda Kaŭkazio antaŭ ekuzo de la rusa en tiu rolo.

Regiono de Rusio Kvanto de kumikoj en 2002, mil (*)
Dagestano 365,8
Nord-Osetio 12,7
Tjumenja provinco 12,3
i. a. Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra 9,6
i. a. Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto 2,6
Ĉeĉenio 8,9
Stavropola regiono 5,7
Moskvo 1,6
Astraĥana provinco 1,4
Rostova provinco 1,3
estas listigitaj nur la regionoj, kie estas pli ol mil kumikoj

Aliaj projektoj

Ŝablono:Ĝermo-etnografio