Kumo no jo ni, kaze no jo ni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Kiel la nuboj, kiel la vento"
televida filmo • animea filmo • animeo
Originala titolo 雲のように風のように
[kumo no jō ni kaze no jō ni]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 1990
Daŭro 80 minutoj
Ĝenro animeo, fantasto, historia dramo
Reĝisoro(j) Kondo Kacuja
Laŭ la verko de Sakemi Keniĉi

produkto= Studio Pierrot

Muziko de Maruja Haruhiko
IMDb
vdr

Kumo no jo ni, kaze no jo ni (japane: 雲のように風のように [kumo no jō ni kaze no jō ni], "Kiel la nuboj, kiel la vento") estas japana animacia filmo de Studio Pierrot produktita por la televido NTV kaj publikigita en 1990.

La reĝisoro estis Kondo Kacuja, kiu ankaŭ dezajnis la karakterojn. La muzikon komponis Maruja Haruhiko. La originala rakonto estas la samnoma novelo de Sakemi Keniĉi el la jaro 1989.

Ofte tiu filmo mispreniĝas kiel filmo de la fama anime-reĝisoro Mijazaki Hajao, ĉar la desegna stilo de Kondo Kacuja similas al stilo de Mijazaki, kaj Kondo kunlaboris ankaŭ en kelkaj filmoj de la studio "Studio Ghibli".

Intrigo

La rakonto montras la vivon de simpla juna virino Ginga el la kamparo, kiu devenas konkubino de la ĉina imperiestro. Ginga impresas siajn amikojn kaj malamikojn per sia honesta kaj kuraĝa koro.

Ĉefaj roluloj

  • Ginga (銀河 [ginga])
juna virino el la kamparo, kiu lernas por iĝi konkubino, la protagonisto de tiu filmo.
  • Seŝamin (世沙明 [seŝāmin])
alia lernantino, kiu lernas por iĝi konkubino.
  • Kojo (江葉 [kōjō])
alia lernantino, kiu lernas por iĝi konkubino.
  • Tamjun (玉遥樹 [tamjūn])
alia lernantino, kiu lernas por iĝi konkubino, sed ŝi ne vere lernas ...
  • Korjun (双槐樹 [korjūn])
mistera persono, kiun Ginga renkontas en Taruto.
  • Seto Kakuto Sensej (セト・カクート先生 [seto kakūto sensei])
ĉef-instruisto por la imperiestro kaj por la lernantaj konkubinoj.
  • Kikkjo (菊凶 [kikkjō])
instruisto por la lernantaj konkubinoj.
  • Ino (亥野 [ino])
administranto en la imperiestra palaco.
  • Mano (真野 [mano])
elsendito de la palaco, li serĉas junajn virinojn por iĝi konkubinoj.
  • Hejŝo (平勝 [heiŝō])
generalo de la rebeloj.
  • Konton (渾沌 [konton])
konsilisto de Hejŝo.
  • Kinkotajgo (琴皇太号后 [kinkōtaigō])
la vidvino de la mortinta imperiestro.
  • Taruto Baba (タルト婆ァ [taruto babā])
administrantino de la eniro en la imperiestran palacon.

Filmo

La filmo "Kumo no jo ni, kaze no jo ni" aperis en 1990 kiel televida filmo, kaj poste en 1990 ankaŭ kiel VHS kaj kiel laserdisko (LD) en Japanio.
En 2002 ankaŭ DVD aperis en Japanio.

Titolo en aliaj lingvoj

lingvo titolo signifo
angla Like the Clouds, Like the Wind kiel la nuboj, kiel la vento
japana 雲のように風のように kiel (la) nuboj, kiel (la) vento

Libroj

En 1990 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena unu-voluma filmkomikso pri "Kumo no jo ni, kaze no jo ni", eldonita de Ŝinkoŝa.