Kun ikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:21, 10 jul. 2010 farita de Airon90 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kun ikso
Artisto Dolchamar
Tipo Demo
Publikigo 1999
Daŭro
Ĝenro Hiphopo
Firmao Vinilkosmo
Dolchamar - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
/
Sekva muzikalbumo
Lingvo intermonda
2000
vdr

Kun ikso estis la unua demo-KD de Dolchamar. La fondinto Patrik Austin programis, registris kaj kantis la muzikon en sia loĝejo en Londono printempe de 1999. La nomo aludas al tio, ke la nomo de la bando estas skribita ikse anstataŭ ĉapelita ĉ.

Patrik Austin sendis la demon al Vinilkosmo, kiu tuj proponis eldonkontrakton inter la bando kaj la diskeldonejo. Austin interkonsentis kun la basisto Paul Ronchi kaj la gitaristo Nikira pri fari albumon kune. Austin tamen jam somere de 1999 ŝanĝis siajn planojn kaj reloĝiĝis en Porvoo, Finnlando kaj tie daŭrigis la projekton kun aliaj muzikistoj.

Ĉiuj kantoj de la demo poste aperis en la albumo Lingvo intermonda renovigitaj kun alia kantisto kaj kun pliaj instrumentoj. La demoversioj estis elŝuteblaj en mp3.com post la apero de la albumo; ekde la aŭtuno de 2000 ĝis la fino de la retejo en 2001.

Trakoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malbonulo
  2. Pacman
  3. Mi volas pli