Kune
El Vikipedio
/·kune·/ (ĝis 1999 GEJ-gazeto aŭ GEJ-Gazeto) estas la membrogazeto de Germana kaj ekde ĉ. 2000 ankaŭ de Aŭstria Esperanto-Junularo.
GEJ-gazeto fondiĝis en 1979 de Thomas Bormann. Ĝis ĉirkaŭ 2000 ĝi aperis 6-foje jare, poste 4-foje jare.
Redaktoroj estis i. a. Thomas Bormann, Dirk Kretschmann, Thomas Pusch, Ulrich Matthias, Ulrich Görtz, Thomas Händel, Marko Naoki Lins, Marc Stessgen, Till C. Schönberner, Felix Zesch kaj Torben Prokscha.
Ankoraŭ en 2010 formale la redaktoroj estis Stefanie Hanisch kaj Katharina Tanzberger, sed la revuo apenaŭ aperadis.
Ekde januaro 2011, /·kune·/ aperas kiel parto ("interna revueto") de Esperanto aktuell, sub redaktado de Miriam Hufenbach kaj Caroline Patzelt.