Kung Fu (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kung Fu (1972–1975) estas usona televida programo en kiu ĉefrolis David Carradine. Ĝi estis kreita de Ed Spielman, direktita kaj produktita de Jerry Thorpe, kaj disvolvigita de Herman Miller. David Chow (aktoro) (kaj poste Kam Yuen) estis la teknika kaj konsilanto pri Kungfuo.

Kung Fu sekvas la aventurojn de monaĥo el Ŝaolina Templo, Kŭaj Ĉang Kejn ( Kwai Chang Caine) [虔官昌 Qián Guānchāng] (rolita de David Carradine kiel plenkreskanto, Keith Carradine kiel adoleskanto kaj Radames Pera kiel juna knabo) kiu vojaĝas tra la usona Sovaĝa okcidento, armita nur de lia kapabloj en Luktosporto, serĉante lian duonfraton, Danny Kejn.

Keye Luke (kiel la blinda Mastro Po) kaj Philip Ahn (kiel Mastro Kan) estis ankaŭ membroj de la kutima rolantaro.

Prezento de la serio

En la fino de 19-a jarcento, Kŭaj Ĉang Kejn (David Carradine) estas orfa filo de usona viro kaj ĉina virino. Li estis edukita en Ŝaolina Templo, kaj trejnita de la monaĥoj por fariĝi Ŝaolina mastro.

En la pilota epizodo, la amata de Kejn kaj maljuna instruisto, Mastro Po, estas murdita de la nevo de la ĉina emperiestro, kaj Kejn respondas mortigante la nevon. Por eviti punon Kejn fuĝas el Ĉinio al okcidenta Usono kie li klopodas trovi sian duonfraton Danny Kejn.

Kvankam lia ĉefa intenco estas trovi lian fraton Danny, la trejnado de Kejn kiel pastro enmetis en lin emon al socia respondeco, devigante lin ripete lukti por justeco. Post ĉiu tia okazo, li estas devigata foriri por eskapi tiujn kiuj serĉas lin pro la murdo de la ĉina imperiestro.

La ofta uzo de retromemoroj estas uzata por memorigi specifajn lekcionojn dum la trejnado en la templo instruistaj de liaj mastroj, la blinda Mastro Po (Keye Luke) kaj Mastro Kan (Philip Ahn). Parto de la allogo de la serio estas sendube la emfazo, per la retromemoroj, sur la mensa kaj spirita potenco kiun Kejn akiris per lia rigora trejnado. En tiuj retromemoroj, Mastro Po nomas lian junan studenton "Lokustĉjo" ("Grasshopper") reference al sceno de la pilota epizodo:

Mastro Po: Fermu viajn okulojn. Kion vi aŭdas?
Juna Kejn: Mi aŭdas la akvon, mi aŭdas la birdojn.
Po: Ĉu vi aŭdas vian propran korbaton?
Kejn: Ne.
Po: Ĉu vi aŭdas la lokuston ĉe viaj piedoj?
Kejn: Maljunulo, kiel vi aŭdas tiujn aĵojn?
Po: Junulo, kiel vi ne?

Literaturo

  • Anderson, Robert. The Kung Fu Book: The exclusive, unauthorized, uncensored story of America's favorite martial arts show. Pioneer Books, Inc., 1994. ISBN 1-55698-328-X
  • Pilato, Herbie J. The Kung Fu Book of Caine: The Complete Guide to TV's First Mystical Eastern Western. Boston: Charles E. Tuttle, 1993. ISBN 0-8048-1826-6
  • Carradine, David. Spirit of Shaolin: A Kung Fu Philosophy. Boston: Charles E. Tuttle, 1991. ISBN 0-8048-1751-0

Eksteraj ligiloj