Kuniĝo Blua Marina (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuniĝo Blua Marina
Rassemblement bleu Marine
(Koalicio)
politika koalicio
Lando  Francio
Partio(j) Nacia Fronto (FN)
Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj (SIEL)
Respublikana Interkonsento (ER)
Respublikana Kuniĝo
Partio de Senmaliceco
Patrio kaj Civitaneco (PeC)
Koloro(j) Blua
Ideologio Suverenismo
eŭroskeptikismo
kontraŭmondismo
naciismo
protektismo
intervenismo
nacia respublikanismo
ŝtatismo
populismo
patriotismo
Deputitoj
2 / 577
Senatanoj
0 / 348
Eŭropaj parlamentanoj
23 / 74
Balotoj Prezidanta baloto de 2012
deputitaj balotoj de 2012
Municipaj balotoj de 2014
Eŭropaj balotoj de 2014
Retejo RBM, antaŭe Kuniĝo Blua Marina (majo-oktobro 2012)
vdr

La Kuniĝo Blua Marina (france "Rassemblement bleu Marine" aŭ "RBM") estas franca politika koalicio de suverenismaj partioj, por balota celo, anoncita de Marine Le Pen[1] la 24-an de marto 2012 en Parizo en la fonda kongreso de la partio Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj (SIEL), kaj oficiale lanĉita la sekvanta 8-an de majo. Ĝi asocias diversajn partiojn kaj homojn, kiuj sin deklaras patriotoj. Tiu koalicio estis fondita por la kampanjo de la deputitaj balotoj de 2012 de la Nacia Fronto (FN) de Marine Le Pen, flanke de Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj (SIEL) de Paul-Marie Coûteaux, de Respublikana Interkonsento (ER) de Jacques Peyrat, de la Respublikana Kuniĝo de Jean-Yves Narquin, kaj kun subteno (sen partopreno) de la Partio de Senmaliceco de Renaud Camus. Poste, ankaŭ la eksa ĉevenementisto Bertrand Dutheil de La Rochère aliĝis al la Kuniĝo Blua Marina[2].

Ĝia proparolanto estas Florian Philippot, politika konsilanto de Marine Le Pen, poste nomumita vicprezidanto de la Nacia Fronto (komisiita pri komunikado kaj strategio).

Okaze de la deputitaj balotoj de 2012, du deputitoj de la Kuniĝo Blua Marina estis elektitaj : Marion Maréchal-Le Pen, en Vaucluse, kaj Gilbert Collard, en Gard. Marine Le Pen identigas ilin kiel « marinistaj », aŭ « blumarinaj », deputitoj kaj ne « frontistaj »[3].

Okaze de la municipaj balotoj de 2014, la Kuniĝo Blua Marina prezentis pli ol 500 kandidatojn.

Florian Philippot, promocianto de proksimiĝo kun Ekstaru La Respubliko.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Kun la depono de la statutoj de la Kuniĝo Blua Marina la 26-an de septembro 2012, post la somera universitato de la Nacia Fronto, la unua estraro estis publikigita :

Strukturoj, membroj de la Kuniĝo Blua Marina :

Jean-Yves Narquin, maire RBM de Villedieu-le-Château (Loir-et-Cher).

Proksimaj strukturoj (ne anoj de RBM) :

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deputitaj balotoj : Le Pen kreas Rassemblement bleu Marine. Alirita la 3-an de julio 2012.
  2. Iu proparolanto de Marine Le Pen kreas sian partion, en la interretejo "lefigaro.fr", publikigita la 1-an de decembro 2012
  3. Marine Le Pen embuske al la rompoj en UMP, paragrafo : « Marinistaj deputitoj ? » Arkivigite je 2014-07-18 per la retarkivo Wayback Machine, en la interretejo "lepoint.fr", publikigita la 6-an de majo 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]