Kunkatedralo Sankta Antonio (Békéscsaba)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunkatedralo de
Sankta Antonio
Kunkatedralo de Sankta Antonio en Békéscsaba
Kunkatedralo de Sankta Antonio en Békéscsaba
kunkatedraloparoĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Békéscsaba
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Latina Eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
Dato de konsekro 1910
Konsekrinto episkopo Antal Fetser
Statuso kunkatedralo ekde 2010
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Antal Hofhauser
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 500 sidlokoj
Longo 50 m
Larĝo 34 m (navo); 10 m (sanktejo)
Alto 61 m (turoj)
Konstrumaterialo masonita el briko
Ligiloj
vdr

Kunkatedralo de Sankta Antonio el Padovo estas latinkatolika preĝejo en Hungario, en Békéscsaba.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konstruis imponan, novan preĝejon en 1910. La orgeno funkcias ekde 1932.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La katedralo havas 3 navojn kaj 2 turojn. Centre de la ĉefaltaro estas skulptaĵo de Sankta Antonio el Padovo, en la flankoj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. Sur muro de la sanktejo estas freskoj pri 12 apostoloj, Sankta Paŭlo kaj Johano Baptisto. Fenestroj de la sanktejo prezentas Sanktan Agneson, Reĝon Sanktan Stefanon, Ĉieliron, Sanktan Antonion kun Jesuo kaj martiron Sanktan Stefanon. En la sanktejo estas pordo al kapelo Sankta Familio. La alia enirejo estas por la sakristio. Antaŭ la sanktejo altaro situas. La novgotika predikejo maldekstre troviĝas. En la kruconavo 2 skulptaĵoj estas videblaj: Sankta Jozefo kaj Elizabeto de Hungario. En la ĉefnavo novgotikaj benkoj estas. El la plafono 2 lustroj pendas el 1910. En la flanka altaro la fenestroj prezentas papojn, sube estas skulptaĵo pri Sankta Maria el 1750. Ĉe la enirejo sur la fenestroj Sankta Georgo kaj Sankta Mikaelo estas videblaj. La rondofenestro simbolizas Sanktan Triunuon.

Kermeso okazas en la 13-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Flanka parto de la kunkatedralo