Kunkatedralo de Sankta Antonio (Békéscsaba)
| Kunkatedralo de Sankta Antonio |
|
|---|---|
|
|
| Loko | |
| ŝtato | Hungario |
| municipo | Békéscsaba |
| Bazaj informoj | |
| religio | kristanismo |
| rito | romkatolika eklezio |
| provinco | Békés |
| diocezo | Szeged-Csanád |
| dato de konsekro | 1910 |
| konsekrinto | episkopo Fetser Antal |
| statuso | kunkatedralo ekde 2010 |
| Arkitektura priskribo | |
| arkitektoj | Hofhauser Antal |
| konstrustilo | novgotiko |
| konstruado | |
| Specifo | |
| longo | 50 m |
| larĝo | 34 m (navo); 10 m (sanktejo) |
| alto | 61 m (turoj) |
| konstrumaterialo | masonita el briko |
| Ligiloj | |
Kunkatedralo de Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Békéscsaba.
Historio [redakti]
Oni konstruis imponan, novan preĝejon en 1910. La orgeno funkcias ekde 1932.
Konstruaĵo [redakti]
La katedralo havas 3 navojn kaj 2 turojn. Centre de la ĉefaltaro estas skulptaĵo de Sankta Antonio el Padovo, en la flankoj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. Sur muro de la sanktejo estas freskoj pri 12 apostoloj, Sankta Paŭlo kaj Johano Baptisto. Fenestroj de la sanktejo prezentas Sanktan Agneson, Reĝon Sanktan Stefanon, Ĉieliron, Sanktan Antonion kun Jesuo kaj martiron Sanktan Stefanon. En la sanktejo estas pordo al kapelo Sankta Familio. La alia enirejo estas por la sakristio. Antaŭ la sanktejo altaro situas. La novgotika predikejo maldekstre troviĝas. En la kruconavo 2 skulptaĵoj estas videblaj: Sankta Jozefo kaj Elizabeto de Hungario. En la ĉefnavo novgotikaj benkoj estas. El la plafono 2 lustroj pendas el 1910. En la flanka altaro la fenestroj prezentas papojn, sube estas skulptaĵo pri Sankta Maria el 1750. Ĉe la enirejo sur la fenestroj Sankta Georgo kaj Sankta Mikaelo estas videblaj. La rondofenestro simbolizas Sanktan Triunuon.
Kermeso okazas en la 13-an de junio.
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio
- hungare