Kunlaborintoj de PIV

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunlaborintoj de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) estas Esperanto-vortaristoj kaj -terminaristoj, kiuj kontribuis al la plej grava difin-vortaro de Esperanto. Jen alfabeta listo laŭ la nomoj de la kunlaborintoj kun indikoj de iliaj gepatraj lingvoj (ne naciecoj), la prizorgitaj fakoj kaj indiko pri membreco en la Akademio de Esperanto (AdE) en redaktojaro (respektive 1970 1987 kaj 2002). Liston laŭ la fakoj oni trovas en la enkonduko al PIV.

Klarigoj
Akademiano Ĉefredaktoro
Antaŭnomo Nomo Lingvo 1970 Fako(j) 1970 tasko 1987 Fako(j) 2002 Fako(j)
André Albault franca oftalmologio revizio kaj korektado biologio, medicino, geografio anatomio
Sven Alexandersson sveda elektrotekniko
Julio Baghy hungara kinematografio, teatro
Lucien Bannier franca ekonomiko, financaj aferoj administracio de PIV
Marie Bartovská ĉeĥa teksaferoj
Félicien Baronnet franca revizio kaj korektado
Louis Bastien franca ludoj, militaferoj, sporto
Claude Beaujard franca marnavigado, ŝipoj, meteologio
Frederik Belinfante angla fiziko
Roger Bernard franca revizio kaj korektado
Christian Bertin franca informadiko
Gerrit Berveling nederlanda Biblio, kristanismo, mitologio
Hector Boffejon nederlanda aŭtomobiloj
Auguste Broise franca konstruteknikoj informadiko
Montagu Butler angla ludoj, muziko, sporto
Giorgio Canuto itala anatomio homa, biologio, fiziologio, kirurgio, medicino, psikiatrio
André Caubel franca ekonomiko, financaj aferoj, ludoj, sporto revizio kaj korektado
F. Charlet maŝinoj
Vincent Charlot franca juro
André Charras franca botaniko
André Cherpillod franca arkeologio, Biblio, historio, lingvoscienco
Sung Ho Cho korea biologio, fiziologio, botaniko
Georges Clauzade franca botaniko, geologio
Peter Clissold angla maraferoj, ŝipoj
Leo De Cooman nederlanda botaniko
L.A. Dernoï franca konstruteknikoj
Fernando Diego hispana militaferoj
Pierre Dieumegard franca histologio, biologio, fiziologio, geologio
Michel Duc Goninaz franca ĝenerala vortaro, sciencoj de la socio, geografio socia, historio, lingvoscienco, muziko (ĉerpita el Rokmuzika Terminaro de Bertilo Wennergren
Ernest Durrant angla aviadiloj, militaferoj
Rüdiger Eichholz germana teknikaj terminoj
Bernhard Eichkorn germana kristanismo
Alain Favre franca botaniko
Gunnar Gällmo sveda budhismo
Robert Gérard franca geologio, mineralogio
Bernard Golden angla arkeologio
Edmund Grimley Evans angla komputiko
Claus Jakob Günkel germana geodezio, topografio, kuirarto, scienco, tabuaj vortoj
Rudolf Haferkorn germana direktanto de la parto "Teknikoj kaj Sciencoj de la materio", elektrotekniko, telekomunikoj
V. Happach astronomio
Ralph Harry angla geografio
Reinhard Haupenthal germana kristanismo
Sándor Hideg hungara elektrotekniko
Konrad Hinsen germana fiziko
Heinz Hoffmann germana fervojoj
Horst Holdgrün germana matematiko
Johannes R. G. Isbrücker nederlanda telekomunikoj
Isabelle Jacob farmacio
Jesper Jacobsen fiziko
Maurice Jaumotte franca aŭtomobiloj
Maurice Jeanjean franca armeoj, aviado, ludoj
Féodor Jelenc franca botaniko
Pierre Jelenc franca histologio, biologio, fiziologio, kemio
Gerhard Kalckhoff germana informadiko
Kalman Kalocsay hungara kuirarto
Stanislav Kamarýt ĉeĥa filozofio, psikologio
Oliver Kesner elektro, elektrotekniko
Christer Kiselman sveda matematiko
Magnus Kluve maraferoj, ŝipoj
Nina Korĵenevskaja-Gouriou belartoj
Ilona Koutny hungara lingvoscienco
Georges Lagrange franca arkitekturo, konstrutekniko, muziko
Patrick Lagrange franca astronomio
Ivo Lapenna kroata juro, retoriko
Christian Lavarenne franca budhismo
Lucien Laurat germana politiko, sociologio, marksismo
Roland Levreaud franca muziko geografio, historio, kinarto, muziko, politiko
Maurice Lewin angla meteologio
Ralph Lewin angla bakteriologio kaj virusologio, biologio, fiziologio
Vilhelmo Lutermano germana lingvoscienco
Young-tae Ma korea Esperantologo grava kontribuinto en revizia laboro[1]
Hans Maitzen germana astronomio
Jannes Mabesoone geografio fizika, geologio
Andreo Marshall angla muziko
Perla Ari Martinelli itala beletro
René Mesny franca elektro
K.J. Moberg sveda konstruteknikoj
P.H. Mooij nederlanda matematiko, geometrio
Brian Moon angla juro
Jaroslav Mráz ĉeĥa astronomio
Feiko Munniksma nederlanda ekonomiko, financaj aferoj, industrio, komerco, socialaj aferoj ekonomiko, financo, komerco
Tazuo Nakamura japana folkloro
Pere Navarro-Rosinés kataluna botaniko
Paul Neergaard dana botaniko, agrikulturo, hortikulturo, fitopatologio botaniko
W.J. Nijveld nederlanda kemio
Yasuhiro Nisi japana budhismo
Stevens Norvell biologio, fiziologio, medicino, kirurgio
Vinko Oŝlak slovena filozofio
Anthony Pick angla informadiko
Karolo Piĉ ĉeĥa sporto
Thérèse Pinet franca fungoj
Claude Piron franca psikologio
Georges Ramboux franca Biblio, kristanismo, katolikismo
Juan Régulo Pérez hispana tipografio
Olav Reiersøl norvega geometrio, matematiko, statistiko matematiko, statistiko
Gernot Ritterspach germana fervojoj fervojoj
Donald Rogers angla kemio
C. Rogister matematiko, geometrio
Ludwig Röll germana juro
Halvor Rosendahl norvega geologio, mineralogio
Edward Rosher angla fervojo, metioj
Claude Roux franca matematiko, natursciencoj kaj teknikoj, histologio, bakteriologio, virusologio, biologio, fiziologio, botaniko, ekologio, geologio
Jacques Roux franca botaniko
Raymond Schwartz franca ekonomiko, financaj aferoj
Bardhyl Selimi albana geografio socia
Vilho Setälä finna fotografio, optiko
Paul Signoret franca botaniko
Michel Simon franca ludoj
Hugo Sirk germana fiziko
Serge Sire franca heraldiko, ludoj, muziko
Kazimierz Siwicki pola elektrotekniko
Nikolaj Starodubcev rusa heraldiko
Carl Støp-Bowitz norvega anatomio animala, biontologio, paleontologio, zoologio paleontologio, zoologio
S. Ŝinakanskas komerco (patentoj)
Jean Thierry franca revizio kaj korektado
Jean-Luc Tortel franca farmacio
Ján Valašťan-Dolinský slovaka muziko
Erhard Urban ĉeĥa kuirarto
Marc Vanden Bempt nederlanda komerco (asekuro)
Alec Venture angla radiofonio
Myrtle Verda angla teksaferoj
Will (Vilĉjo) Verda angla teksaferoj
José Vinck botaniko
Gaston Waringhien franca ĉefredaktoreco, arkeologio, arkitekturo, belartoj, beletro, Biblio, etnologio, folkloro, literaturo, filologio, geografio, gramatiko, historio, katolikismo, kinematografio, kristanismo, kuirarto, marksismo, mitologio, poetiko, politiko, militaferoj, prahistorio, sociologio, teatro revizio kaj korektado
Amri Wandel hebrea astronomio
Alfred Warner germana elektrotekniko
E. Werner konstruteknikoj, telekomunikoj
Jan Werner ĉeĥa arkitekturo, konstrutekniko
John Wells angla fonetiko
Bert de Wit nederlanda ekologio
Seikô Yamasaki japana ekonomio, financo, komerco, historia materiismo
Armando Zecchin Biblio

Eldono de 1970

Statistiko

Evidente la kvantaj kontribuoj de la unuopaj kunlaborintoj al PIV de 1970 estis tre malsamaj. Pro tio simpla nombrado sen pezado povas erarigi. Ĝi tamen donas unuan bildon.

Laŭ sekso

Inter la 59 kunlaborintoj estas nur du virinoj (pri la fako teksafero), nome Marie Bartovská kaj "M. Verda", t.e. Myrtle Green, la edzino de Will Green, sed 57 viroj.

Laŭ lingvoj

Ĉiuj kunlaborintoj estis denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj, la granda plimulto de okcident-eŭropaj lingvoj, preskaŭ la duono (26 de 59) parolantoj de la franca kaj angla. Kvankam ekzemple la japana Esperanto-vortaroscienco en la 1960-aj jaroj jam havis altan nivelon, tute mankas ekstereŭropaj kontribuintoj. Estas nur kvin identigeblaj slav-lingvanoj (du ĉeĥoj, slovako, kroato, nome Lapenna vivanta en Britio, kaj polo), kvankam inter la nekonatoj laŭnome eble estas ankoraŭ kelkaj pli. Tute mankas - ekzemple - rusoj aŭ bulgaroj. Tio verŝajne estas kaŭzite de la apartiĝo de la grandaj politikaj blokoj dum la t.n. "Malvarma Milito" en la 1950-aj kaj 1960-aj. Ĉiuj reviziintoj kaj korektintoj senescepte estis franc-lingvanoj, same kiel ĉiuj redakcianoj.

Tabelo pri la lingvo-distribuo

Rango Lingvo ofteco (1970) ofteco (sume)
1 franca 16 41
2 angla 10 18
3 germana 5 16
4 nederlanda 5 8
5 ĉeĥa 2 6
6 hungara 2 4
7 japana 0 3
7 norvega 3 3
7 sveda 2 3
10 hispana 1 2
10 itala 1 2
10 korea 0 2
13 kataluna 0 1
13 dana 1 1
13 finna 1 1
13 hebrea 0 1
13 kroata 1 1
13 pola 1 1
13 rusa 0 1
13 slovaka 1 1
13 slovena 0 1
13 albana 0 1
ne konata 7 14

Suplemento de 1987

La Suplemento de Plena Ilustrita Vortaro (PIVS) de 1987 estas multe malpli ampleksa ol la baza verko de 1970. Ankaŭ la nombro de kunlaborintoj estas malpli granda. Kelkaj el ili jam apartenis al la kontribuintoj al PIV de 1970, aliaj estis novaj helpantoj. La japano T. Nakamura, kiu prizorgis la fakon "folkloro", estas la unua kaj sola reprezentanto de ne-eŭropa lingvo.

Eldono de 2002

Liston laŭ la fakoj oni trovas en la enkonduko al PIV.

Notoj kaj referencoj

  1. Vd. la 20an paĝon en NPIV(2002)