Kunmadaras
Kunmadaras (kunmadaraŝ) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono Karcag. Kun signifas kumano, Madaras estas familia nomo de kumanestro aŭ kumana kapitano, signifanta birda.
- Areo: 154 km²
- Loĝantaro: 5900
- Poŝtkodo: 5321
- Telefonprefikso: 59
Situo [redakti]
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kenderes-Tiszafüred, laŭ fervojo Karcag-Tiszafüred, Kunhegyes estas proksime. Budapeŝto estas voje 140 km-ojn, fervoje 180 km-ojn for.
En la 13-a jarcento la hungaroj permesis la setladon de kumanoj.
Kunmadaras najbaras kun Nacia Parko Hortobágy. La komunumo senhomiĝis fine de la turka epoko. La vilaĝo ricevis rangon kampurbo en 1811. Apud la komunumo estas milita flughaveno, nuntempe neuzita. Vidindaĵo estas la kalvinana preĝejo.
Nomportantoj de Madaras en Hungara reĝlando [redakti]
| Bácskamadaras | Csíkmadaras | Kunmadaras | Madaras | Mezőmadaras |
Tiuj komunumoj ĉiujare aranĝas renkontiĝojn.
