Kunmingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Kunmingo
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Ŝtato Ĉinio
Provinco Junano
Poŝtkodo 650000
Telefonkodo 0871
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4,950,000 en 2 002
Loĝdenso 403 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 25°03′N 102°42′O  /  25.05°N, 102.7°O / 25.05; 102.7 (Kunmingo) (mapo) Koordinatoj: 25°03′N 102°42′O  /  25.05°N, 102.7°O / 25.05; 102.7 (Kunmingo) (mapo)
Alto 1890 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6200 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +8
Kunmingo (Tero)
Kunmingo (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Kunmingo
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kunming [+]
vdr


Kunmingo estas sidejo de provinco Junano kaj (universitata) urbo en suda Ĉinio.

Kanalo en Kunmingo
Ponto en Kunmingo
Moderna stacidomo de Kunmingo

Situo

Kunmingo situas sur altebenaĵo, proksime de lago (konata, kiel "Perlo de la altebenaĵo"). La urbo havas novan internacian flughavenon inaŭguritan en julio 2012 kaj estas centro de fervojoj kaj vojoj. Tra Kunmingo movas la varoj el Ĉinio al Vjetnamio kaj la ceteraj proksimaj landoj.

Historio

La unua mencio okazis en 279 a.K. La nuna urbo fondiĝis en 765. La urbo kreskis pro komerco-centro inter sudokcidento kaj mezo de Ĉinio. En la urbo estis en la 13-a jarcento vojaĝisto Marko Polo. Kunmingo suferis pro la ribeloj inter 1858-1868. La urbo graviĝis dum la 2-a mondmilito kiel ĉina armea centro kaj usona aviadila bazo. Poste la urbo industriiĝis.

Klimato

Kunmingo havas mildan klimaton. Somere la plej alta temperaturo estas 30°C. Vintre tre malofte neĝas. De majo ĝis oktobro estas la pluvsezono kaj la resto de la jaro estas seka. La pluvo estas jare po 1000 mm.

Vidindaĵoj

Internaciaj rilatoj

La sekvaj landoj havas en la urbo konsulejojn:


Esperanto en Kunmingo

De la 20a ĝis la 26a de julio 2012 okazis en Kunmingo la 45a konferenco de ILEI en la "profesia kolegio pri artoj". Partoprenis 105 personoj el 19 landoj. Okazis elekto de nova estraro de ILEI.

Ĝemelurboj