Kunobelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kunobelino (latine Cunobelinus, mortis en ĉ. 40 p.K.) estis filo de Tasciovanus, reĝo de Catuvellauni en la antaŭromia sudorienta Britanio. En la angla legendo, li aperas kiel Cynfelyn, KymbelinusCymbeline kaj iĝis en tiu formo inspiranto por dramo de William Shakespeare Cymbeline. La nomo signifas „Hundo de la Dia Belenus“ (angle hound of (the god) Belenus) aŭ „lumanta hundo“ (angle shining hound).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Kunobelinon menciis la klasikaj historiistoj Sueton kaj Cassius Dio nur marĝene, sed lain nomon portas multaj moneroj, pruvante lian gravecon kaj helpante la historiistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ numismaj trovitaĵoj, oni supozas, ke li surtroniĝis en ĉ. 10 p.K.. Li poste sukcese defendis la komercajn vojojn kaj certigis por la sekvaj tri jarcentoj sian regadon en sudorienta Britanio.

Oni konas nomon de liaj tri filoj – Adminius, Togodumnus kaj Karatako – same nomon de lia frato Epaticcus. Li baldaŭ venkis la tribon trinovantoj, ĉar li baldaŭ post 10 p.K. eldonis monerojn ne nur en la ĉefurbo de la Catuvellauni, Verlamion (la pli posta romia urbo Verulamium, la hodiaŭa St Albans), sed ankaŭ en Camulodunum (hodiaŭ Colchester), en pli frua ĉefurbo de la trinovantoj.

Komence de la 20-aj jaroj, Kunobelino konkeris grandajn areojn en Cantium (de la hodiaŭa Kent), dum lia frato Epaticcus batalis kontraŭ tribo Atrebates ĉe la meza Tamizo kaj en ĉ. 25 konkeris ties cefurbon Calleva Atrebatum (hodiaŭa Silchester). Epaticcus mortis en 35, ĝis tiam li pligarndigis sian regareon kaj tion transprenis Karatako. Atrebates sukcesis tiam partojn de la iama areo rekonkeri.

En la nordo, Kunobelino etendis sian teritorion ĝis la marĉaj areoj. Li iĝis reganto de la tuta sudorienta regiono de Anglio, Sueton nomis lin Reĝo de la Britonoj (Britannorum rex). Dum lia longa regado, li havis bonajn kontaktojn al la Romia imperio, li eĉ resendis en 16 p.K. militŝipojn kun armiloj, kiu hazarde sur-strandiĝis sur la birtania marbordo. Sur la moneroj, li uzis la titolon Rex (Reĝo), verŝajne post kiam éa romia imperiestro Tiberius rekonis lin kiel klientan reganton.

Dum lia regado floris la komercado kun la kontinento, kelkaj urboj forte evoluis, precipe Camulodunum, Verulamium kaj Durovernum (hodiaŭ Canterbury).

Adminius regis ĉe fino de la regtempo de Kunobelino en areo de Kent, estis forpelita en ĉ. 40 fare de lia patro kaj fuĝis al romia imperiestro Kaligulo, kiu planis invadon de Britanio. Sed do tiun entreprenon efektivigis lia sekvanto Claudius en 43, post morto de Kunobelino.

Laŭ epigrafaj pruvaĵoj, Sallustius Lucullus, kiu estis fine de la 1-a jarcento reprezentanto de Romio en Britanio, estis nepo de Kunobelino.