Kunova Teplica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunova Teplica situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Kunova Teplica, hungare Kuntapolca estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo

Kunova Teplica situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Slavošovce-Plešivec. La lasta troviĝas 8, Rožňava 23 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1243 en formo "Toplucha". En 1710 pro pesto restis en la komunumo nur 7 homoj. Baldaŭe ferogisejoj ekfunkciis. En 1828 oni komputis tie 54 domojn kaj 694 homojn. En 1910 loĝis en Kuntapolca 831 homoj, (676 hungaroj, 138 slovakoj, 16 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Kuntapolca rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kunova Teplica 653 da homoj, (366 slovakoj, 269 hungaroj, 12 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj