Kunovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Kuňovice.
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en regiono de Uherské Hradiště. Pri vilaĝo en regiono de Vsetín temas artikolo Kunovice (distrikto Vsetín).
Kunovice
germane Kunowitz
urbo
Eksa bazlernejo el 1886 (nun Eŭropa politeknika instituto) en placo en Kunovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kunovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherské Hradiště
Historiaj regionoj
Montaro Vizovica montetaro
Rivero Olšava
Situo Kunovice
 - alteco 198 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 26″ N 17° 27′ 58″ O / 49.04056 °N, 17.46611 °O / 49.04056; 17.46611 (mapo)
Katastro 28,54 km² (2 854 ha) Kunovice u Uherského Hradiště
Loĝantaro 5 638 (2023)
Denseco 197,55 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Fondo 1196
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 686 04
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 550744
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kunovice (Uherské Hradiště District)
Retpaĝo: www.mesto-kunovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kunovice estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Uherské Hradiště. Ĝi troviĝas proksimume 1 km de urbo Uherské Hradiště sur mala bordo de rivero Olšava sur grava vojkruciĝo de malnovaj komercaj vojoj. Vivas ĉi tie 5 638 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunovice estas unuafoje menciata en la jaro 1196, sed la historio de loĝigo de tiu ĉi strategia loko estas multe pli malnova. Pruvas tion trovitaĵoj el pratempo kaj ankaŭ el la tempoj de Grandmoravia regno. Tiam staris ĉi tie kelke da vilaĝetoj gardantaj sudan aliron en spacon de hodiaŭa Staré Město. Post la estiĝo de ĉeĥa ŝtato Kunovice fariĝas centrejo de la tuta limregiona lucka provinco kaj sian dominan postenon ĝi perdis nur en la 13-a jarcento post la estiĝo de Uherské Hradiště. De komence de la 15-a jarcento Kunovice estas indikata kiel urbeto (avancita en 1466) kun vico da rajtoj, inkluzive de gorĝa rajto. Granda evoluo de entreprenado okazas nur kun alveno de fervojo en la 2-a duono de la 19-a jarcento. Kunovice fariĝis grava fervoja nodo, ĉar ĉi tie kruciĝas la norda fervojo kuniganta Břeclav-on kun Přerov kaj Vlara fervojo direktanta orienten ĝis Vlárský průsmyk kaj al Slovakio. La plej grandaj entreprenoj estis brikfabrikoj, evoluis ankaŭ nutraĵindustrio - prilaborado de legomo - kaj post 1937, kiam estis fondita fabriko Avia, ankaŭ industrio aviadila. En Kunovice estas hodiaŭ enlanda flughaveno, aviadila muzeo kaj aeroklubo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 364
18803 539
18903 776
19004 075
19104 452
19214 698
JaroLoĝantoj
19304 520
19504 800
19615 333
19705 368
19805 558
19915 195
JaroLoĝantoj
20015 152
20145 529
20165 559
20175 597
20185 646
20195 606
JaroLoĝantoj
20205 579
20215 337
20225 452
20235 638

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

El lokaj memorindaĵoj ni estus menciontaj dominaĵon de la urbo, preĝejon de sankta Petro kaj Paŭlo, barokstile alikonstruita en la jaroj 1759-1761 kun kelke da valoraj statuoj kaj plastikaĵoj en la ĉirkaŭaĵo. Plu tio estas kapeleto de Virgulino Mario el la 18-a jarcento kaj kelke da memorigaj krucoj, kiuj estas trovebla sur vico da lokoj en Kunovice. Al interesaj objektoj apartenas ankaŭ Slovácké letecké muzeum (Aviadila muzeo de Slovácko) kaj aliaj.

Kulturaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Urbo Kunovice vivas per riĉa kultura vivo. Ĉiun duan jaron okazas ĉi tie en majo tradicia rajdo de la reĝoj, en februaro oni regule solenas karnavalon kun maskoj (popole nomataj fašanky), en junio kunveturos ĝis Kunovice infanaj folkloraj ensembloj al internacia festivalo Kunovské léto (Kunovica somero) kaj en septembro oni solenas Slovácké hody s právem (Festenoj kun rajto de Moravia Slovakio).