Kunsthalle (Hamburgo)
La Hamburger Kunsthalle, aŭ esperante Artgalerio de Hamburgo, estas arta muzeo lokita en Hamburgo, Germanio.
Ĝi konsistas el tri kunligitaj konstruaĵoj. La unua estis konstruita inter 1863 kaj 1869 de la arkitektoj Georg Theodor Schirrmacher kaj Hermann von der Hude. La aliaj estis starigitaj en 1919 kaj 1997.
Pentraĵoj
La muzeo entenas sufiĉe gravan kolekton da pentraĵoj de la 19-a jarcento, interalie verkojn fare de Max Liebermann, Lovis Corinth, Philipp Otto Runge, Caspar David Friedrich kaj Adolf Menzel. Unu el la tri konstruaĵoj estas tamen dediĉita al moderna arto.
Bildoj el la 19-a jarcento
-
Philipp Otto Runge: La infanoj Hülsenbeck, 1805–1810
-
Caspar David Friedrich: Das Eismeer, 1823/24
-
Wilhelm Leibl: Tri virinoj en la preĝejo, 1891