Artodomo Zuriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kunsthaus Zürich)
Artodomo Zuriko
arta muzeo • memora institucio
Lando Svislando vd
Situo Kreis 1
Adreso Heimplatz 1, 8001 Zürich
Poŝtkodo 8001
Situanta sur Heimplatz
Estiĝo 1819
Direktoro Ann Demeester • René Wehrli • Wilhelm Wartmann
Koordinatoj CH1903: 683794 / 247196 (mapo)47.3702777777788.5480555555556Koordinatoj: 47° 22′ 13″ N, 8° 32′ 53″ O; CH1903: 683794 / 247196 (mapo)
Artodomo Zuriko (Zuriko)
Artodomo Zuriko (Zuriko)
DEC
Artodomo Zuriko
Artodomo Zuriko
Situo de Artodomo Zuriko
Map
Artodomo Zuriko
Jaraj vizitantoj: 382 000 (2021)
Retpaĝo http://www.kunsthaus.ch/
vdr
la Artodomo Zürich
ĉirkaŭ la jaro 1920

La Artodomo Zuriko - germane Kunsthaus Zürich - estas grava arta muzeo de Svislando. Ĝi situas senpere proksime de la teatrejo Schauspielhaus ĉe la placo Heimplatz.

Jubileo 1910-2010[redakti | redakti fonton]

En 2010 la artodomo havas sian 100-jaran jubileon.

La Zurika artosocieto[redakti | redakti fonton]

En 1787 artistoj fondis la Zuriĥan artosocieton (germane Zürcher Kunstgesellschaft). Oni komencis la kolektaĵon en jaro 1794. En 1910 inaŭguriĝis la nuna muzea konstruaĵo, kiun planis la arkitekto Karl Moser. Ekde tiam la ejoj plurfoje ampleksiĝis. La societo hodiaŭ havas ĉirkaŭ 20000 anojn.

Asocio zurika artoamikaro[redakti | redakti fonton]

La asocio zurika artoamikaro ekde la jaro 1917 helpas al muzeaj ekspozicioj per pruntado de elektitaj artaĵoj.

Aktuala ekspozicio en arta domo Zuriko[redakti | redakti fonton]

La artodomo Zuriko en la jubilea jaro 2010 prezentas apartan ekspozicion, kiu daŭros de la 15-a oktobro 2010 ĝis la 30-a januaro 2011 kaj eldonas koncernan katalogon - La ekspozicio havas la nomon: "Picasso - die erste Museumsausstellung 1932", Picasso - la unua muzeoekspozicio en 1932.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. katalogo "Picasso - die erste Museumsausstellung 1932", Kunsthaus Zürich, 15-a de oktobro 2010 ĝis 30-a de januaro 2011, eld. Tobia Bezzola, kun tekstoj de Simonetta Fraquelli kaj aliaj; eldonejo Zürcher Kunstgesellschaft, Kunsthaus Zürich - Zuriko 2010 - 286 paĝoj kun bildoj; 28,5 cm ISBN 978-3-906574-66-0 (muzea eldono, germanlingva; katologo ankaŭ en la franca kaj angla).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]