Kunszentmiklós

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kunszentmiklós kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario
Red Dot.gif

Kunszentmiklós (kunsentmiklOŝ) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono Kunszentmiklós, kies centro estas. La nomo signifas kumanaSankta Nikolao.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Kunszentmiklós situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko. Antaŭ la hungaroj vivis tie keltoj, sarmatoj kaj avaroj. Reĝo Adalberto la 4-a donacis terojn al kumanoj inter riveroj Danubo kaj Tiso. Ili fondis la urbon kaj poste omaĝis al la turkoj. Post la liberiĝo de turkoj la loĝantaro devis aĉeti la aŭtonomion pri "Malgranda Kunanujo", tio signifis en la praktiko ankaŭ nobelrajton. En 1794 la setlejo iĝis kampurbo ĝis 1876, poste grandvilaĝo, dume inter 1867-1956 distriktejo. En 1870 la fervojo ekfunkciis, en 1876 ĉesis la aŭtonomio. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malrriĉaj kamparanoj el la grandbieno.

Famuloj [redakti]

En Kunszentmiklós naskiĝis verkisto Domokos Varga kaj mortis episkopo Sándor Baksay.

Ĝemelurboj [redakti]

Komunumoj pri Sankta Nikolao en Hungara reĝlando [redakti]

Búrszentmiklós Csíkszentmiklós Detrekőszentmiklós Dunaszentmiklós
Fertőszentmiklós Garamszentmiklós Hegyközszentmiklós Káposztásszentmiklós
Kunszentmiklós Magyarszentmiklós Mosonszentmiklós Nagyszentmiklós
Németszentmiklós Rábaszentmiklós Székelyszentmiklós Szentmiklós
Szigetszentmiklós Tápszentmiklós Tarnaszentmiklós Tiszaszentmiklós
Tornyiszentmiklós Törökszentmiklós