Kunti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kunti kaj Panduo

Kunti Devi (sanskrito : कुंती Kuṃtī) estis la patrino de la tri pliaĝaj pandavaj fratoj kaj reĝino de Hastinapuro laŭ la barata epopeo Mahabharato. Ŝia historio estas ankaŭ rakontita en la Bhagavata Purana, kie ŝi parolas pri la filozofio de devoteco al Kriŝno, konita kiel Bhakti Jogo. Kunti estas vidata kiel figuro de granda graveco en multaj hinduismaj tradicioj kaj speciale, por la adorantoj de Kriŝno (Viŝnuismo).