Registrita partnereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kunvivaj registriĝoj)
Samseksaj partnerecoj tutmonde
  •  Samseksa edzeco (ringoj: kazoj de individuoj)
  •  Leĝo deviga, kiu establas samseksan edzecon ankoraŭ ne efektivan
  •  Plena agnosko de eksterlandaj samseksaj edzecoj
  •  Registrita partnereco
  •  Limigita jura rekono (partneraj atestoj, ktp.)
  •  Limigita agnosko de eksterlandaj samseksaj edzecoj (loĝrajtoj por edz(in)o)
  •  Ŝtato submetata al internacia kortuma decido rekoni samseksan edzecon
  •  Neniu registrado
  • Registrita partnereco estas leĝe agnoskata civila ligo inter du personoj, sendepende je iliaj seksoj. Ĝi donas al la tiel ligita paro iujn (aŭ eĉ ĉiujn) el la rajtoj de edzeco; la precizaj rajtoj de registritaj partneroj tamen dependas de la unuopa ŝtato. Personoj kiu estas en registrita partnereco nomas partneroj aŭ partnerinoj.

    La termino temas ĉefe pri ligoj de samseksaj paroj (samseksemuloj), tamen povas temi ankaŭ pri aliseksemuloj. Rezultato de registritaj partnerecoj estas similaj al geedzecosamseksa edzeco, tamen jure ili estas malsamaj terminoj. Precipe registrita partnereco de personoj kun sama sekso ne estas io sama kiel samseksa edzeco.

    Jura situacio en diversaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

    La ŝtatoj kaj regionoj, kie oni enkondukis en juro registritaj partnerecoj aŭ konkubinecoj ampleksitaj paroj de homoj de sama sekso estas: Danio (1989), Norvegio (1993), Svedio (1995), Islando (1996), Nederlando (1998), Israelo (1994), Hungario (1996 - konkubinecoj, 2009 - registritaj partnerecoj), 9 landoj de Usono: Havajo (1997), Kalifornio (1999), Vermonto (2000), Majno (2004), Nov-Ĵerzejo (2006), Konektikuto (2005), Vaŝingtonio (2007), Nov-Hampŝiro (2008), Oregono (2008) kaj aglomeroj: Vaŝingtono (2002) kaj Novjorko (1997), Hispanio (11 el 17 provincoj; ekde 1998), Francio (1999), Sud-Afriko (1999), Belgio (2000), Finnlando (2002), Germano (2001), Portugalio (2001), Kroatio (2003), Argentino - urbo Buenos Aires kaj provinco Rio Negro (2003), 10 regionoj de Italio (2004-2006), Brazilio - Rio Grande do Sul (2004), AŭstralioNovsudkimrio (1999), Viktorio (2001), Norda Teritorio (2003), Tasmanio (2004), Aŭstralia Ĉefurba Teritorio (2006), Kvinslando (2005), Okcidenta Aŭstralio (2005) kaj Suda Aŭstralio (2006), Luksemburgo (2004), Britio (2005), Nov-Zelando (2005), Slovenio (2005), Andoro (2005), Ĉeĥio (2006), Meksiko - Meksikurbo (2006) kaj lando Coahuila (2007), Svislando (2007), Urugvajo (2008).

    Juro pri "registritaj partneraj ligoj" i.a. de Francio (kie nomiĝas PACS) kaj de Nederlando oni uzas al homoj de diversaj seksoj, kiuj ne ŝatus (ge)edziĝi.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]