Kunó Klebelsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunó Klebelsberg

hungara politikisto
Persona informo
Naskonomo Klebelsberg Kuno Imre Aurél Ferenc
Naskiĝo 13-a de novembro 1875
en Magyarpécska, Hungario
Morto 12-a de oktobro 1932
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr
Kunó Klebelsberg

Grafo KLEBELSBERG Kunó estis hungara politikisto pri kulturo inter la du mondmilitoj. Li esti ankaŭ akademiano, minitsro inter 1921 kaj 1931 pri internaj aferoj, poste pri religio, pri publikedukado, popolbonfara kaj laborafera ministro naskita la 13-an de novembro 1875 en Magyarpécska kaj mortinta la 12-an de oktobro 1932 en Budapeŝto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kunó Klebelsberg studis en Budapeŝto, Berlino, Munkeno kaj Parizo. Li laboris ekde 1914 kiel ŝtatsekretario. Li estis fondinta membro de la Partio de Nacia Unuiĝo en 1919, pli poste li estis parlamenta reprezentanto de diversaj partioj. Li estis nomumita kulturministro en registaro de István Bethlen (1921). Lia politiko estis nacia ŝtatcentra, elitkultura, kontraŭ la analfabetismo. Li reorganizis la universitatan edukadon, starigis novajn universitatojn en Pécs kaj Szeged, institutojn kiel „Országos Magyar Gyûjteményegyetem". Li iniciatis ŝtatn apogon de la Hungara Scienca Akademio (1921), fondon de eksterlandaj i (Róma, Isztambul, Berlin, Bécs, Zürich) Collegium Hungaricum (1927) kaj stipendiojn por eksterlana studado. Klebelsberg reformis la mezlernejan (1924–27) kaj bazlernejan instruadon. Lia celo estis la ĝenerala, okklasa lernodevo. Dum lia ministreco formiĝis el Telefonhírmondó Rt. la Magyar Telefonhírmondó és Rádió Rt. Li ĉiam reprezantis en la instruado, scienco kaj arto la senpolitikan kvalitan principon, dum li mem estis konservativa.

Liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Neonacionalizmus
  • Küzdelmek könyve
  • Jöjjetek harmincas évek
  • Világválságban
  • Utolsó akkordok.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj kaj skulptaĵoj diversloke

Literaturo[redakti | redakti fonton]

HUSZTI József: Gróf Klebelsberg Kunó életmûve. (1942).

Fonto[redakti | redakti fonton]