Kuopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuopio
urbokomunumo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 70101–70840
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124 131  (2024) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 54′ N, 27° 41′ O (mapo)62.892527.678333333333Koordinatoj: 62° 54′ N, 27° 41′ O (mapo) [+]
Alto 82 m [+]
Areo 3241,74 km² ( 324 174 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kuopio (Finnlando)
Kuopio (Finnlando)
DEC
Kuopio
Kuopio
Situo de Kuopio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kuopio [+]
vdr
Situo de Kuopio en Finnlando

Kuopio estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Savonio de Finnlando. Ĝi estas la administra centro de la provinco, kaj laŭ nombro de loĝantoj la 8-a plej granda urbo en Finnlando. Kuopio estas la plej granda urbo en orienta parto de la lando. La urbo estas fondita unuan fojon en 1653, sed ĝi perdis sian urban pozicion sed estis denove fondita urbo en 1775. Plejo el loĝantoj de Kuopio loĝas dense en granda kabo de lago Kallavesi. Kuopio estas notabla ŝtudurbo. La plej granda lago en Kuopio estas Kallavesi. Puijo estas en Kuopio situanta konata monteto, kie estas skicentro. Multaj lagoj varmigas klimaton de Kuopio. La klimato estas proksimume do varma ol en klare pli sude situantaj lokoj kiel en Lahti kaj Tampere.

En Kuopio estis volapuka klubo en la 19-a jarcento. La loka gazeto Savo publikigis en julio 1886 en du numeroj longan artikolon pri volapuko kaj kiel provaĵo de la lingvo tradukon de la unua strofo de Savolaisten laulu. En novembro 1887 anoncis en Savo sinjorino Emilia Serenius, ke ŝi ekigos 9-10 horan kurson pri volapuko, se sufiĉe da lernantoj anoncos sin.

Kuopio, same ol ekzemple Jyväskylä kaj Turku, estas unu de la duonurbestraj urboj de Finnlando: la urbestro havas grandan lokpolitikan forton, sed ekzistas ankaŭ urbregistaro, kiu havas severan prezidanton kaj bezonas fidon de la urbkonsilio.

La urbo gastigis kongreson de SAT en 1972.

Tie estas lagoj Kallavesi, Onkivesi, Jorma kaj Vuotjärvi.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksaj komunumoj en nuna areo de Kuopio[redakti | redakti fonton]

En regiono de Kuopio oni faris multe komunaj ligitoj ekde fino de 1960-aj jaroj:

  • Kampara komunumo de Kuopio, ligita plejparte al Kuopio, parte al Siilinjärvi en komenco de jaro 1969
  • Säyneinen, ligita tute al Juankoski en komenco de jaro 1971
  • Muuruvesi, ligita plejparte al Juankoski en komenco de jaro 1971
  • Riistavesi, ligita tute al Kuopio en komenco de jaro 1973
  • Vehmersalmi ligita tute al Kuopio en komenco de jaro 2005
  • Karttula, ligita tute al Kuopio en komenco de jaro 2011
  • Nilsiä, ligita tute al kuopio en komenco de jaro 2013
  • Maaninka, ligita tute al Kuopio en komenco de jaro 2015
  • Juankoski, ligita tute al Kuopio en komenco de jaro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]