Kupolo de la Roko
El Vikipedio
| Kupolo de la Roko مسجد قبة الصخرة כיפת הסלע |
||
| Bazaj informoj | ||
|---|---|---|
| Loko | Templa Monto, Jerusalemo | |
| Geografiaj koordinatoj | 31°46′00″N 35°13′00″O / 31.783333°N, 35.216667°OKoordinatoj: 31°46′00″N 35°13′00″O / 31.783333°N, 35.216667°O | |
| Religia aliĝo | Islamo | |
| Ŝtato | ||
| Religia statuso | Sanktejo | |
| Gvidanto | Ministro de Awqaf | |
| Arkitektura priskribo | ||
| Jaro de komenco | 685 | |
| Jaro de kompletigo | 691 | |
| Karakterizaĵoj | ||
| Kupolo(j) | 1 | |
La Kupolo de la Roko (arabe: مسجد قبة الصخرة, hebree: כיפת הסלע Kefat HaSela, turke: Kubbetüs Sahra) estas islama sanktejo, kies orita kupolo estas konata vidindaĵo en Jerusalemo. Ĝi situas sur monto, kiun islamanoj nomas Nobla rifuĝejo (arabe الحرم القدسي الشريف al-Haram al-Qudsi al-Sharif) kaj kiun judoj kaj kristanoj nomas la Templa Monto (hebree: Har haBajit). Ĝi estis konstruita inter la jaroj 687 kaj 691 fare de Abd al-Malik, la 9-a kalifo. Dum jarcentoj eŭropaj vojaĝistoj nomis ĝin moskeo Umar ibn al-Ĥattab.