Kupro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Kupro Kupro (latine: cuprum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cu kaj atomnumero 29.

Kupro estas plejparte uzata en elektrotekniko por dratoj, ĉar ĝi havas malgrandan elektran rezistancon.

Kupro
Segita fino de kupra tubo de ekstera diametro 10 milimetroj

Malsimile al plejmulto da aliaj metaloj, kupro havas sian propran karakteran oranĝkolorruĝan koloron.

Ecoj

Kupro konduktas tre bone elektron (elektra konduktivo ĉirkaŭ 60 MS/m), pli bone ol preskaŭ ĉiuj aliaj metaloj. Ĝi ankaŭ konduktas tre bone varmon.

Kupro estas inter la malmultaj metaloj (kiel oro) kiuj ne estas grizaj nek arĝentaj.

Kupro estas tre duktila. Ĝi estas ankaŭ iomete mola, kvankam estas pluraj metaloj pli molaj ol kupro.

Kupro reakcias kun aero malrapide, kreante tavoleton de kupra oksido (bruna) aŭ kupra karbonato (verda). Malsame al rusto, tiu tavoleto ŝirmas la suban metalon.

Kemie, kupro povas krei po unu aŭ du kemiajn ligojn el unu atomo.

La izotopoj 63 kaj 65 estas stabilaj; la izotopo 63Cu estas nature pli abunda (ĉirkaŭ 69%). Ĉiuj aliaj izotopoj havas mallongan vivon (la plej rezista estas 67Cu, kies duonvivo daŭras ĉirkaŭ 62 horojn) kaj estas tre maloftaj en naturo; kutime ili iĝas radioaktive zinkonikelo.

Historio

Verŝajne kupro estas la unua metalo uzita de la homoj. Fakte, la plej malnova epoko post la ŝtonepoko nomiĝas kuprepoko.

Uzi kupron estis sufiĉe facile ĉar en naturo oni povas trovi metalan kupron sed ne metalan feronstanon ktp. Metala oro kaj arĝento estas troveblaj en naturo, sed ili estas pli malabundaj kaj, aldone, pli molaj; la homoj ekkonis tiujn metalojn ĉirkaŭ en la sama periodo de la kupro, sed ili uzis arĝenton kaj oron ĉefe por juveloj kaj kupron por pluraj celoj.

Komenca disvastiĝo de la uzo de natura kupro

La unua atesto de la uzo de kupro venas de Zagros-montaro: kupra pendaĵo farita ĉirkaŭ 9000 jarojn a.K.[1]. Dum la sekvantaj jarmiloj, la uzo de kupro disvastiĝis en Meza Oriento kaj poste en orienta Eŭropo kaj Egiptio.

Fine, kupro alvenis en la tutan Eŭropon; ekzemple, Ötzi, la prahistoria ĉasisto mortinta sur la Alpoj en la 4a jarmilo a.K., havis hakilon el pura kupro. En Ĉinio, ŝajne, kupro estis ekuzita pli malfrue, dum la 3a jarmilo a.K..

Intertempe, la homoj eklernis eltiri kupron kaj ankaŭ stanon el iuj mineraloj kaj eltrovis ke, kunigante stanon kaj kupron, ili povis produkti novan metalon, la bronzon. La uzo de bronzo estis tiel grava, ke la posta epoko estas nomata bronzepoko. Pli malfrue, sed ankoraŭ dum la antikveco, alia alojo enhavanta kupron estis eltrovita - la latuno. Plej malofte oni alojis kupron, stanon kaj plumbon (aparta bronzo, uzita ekzemple por moneroj), aŭ kupron kun oro (kutima alojo en Sudameriko).

Mineraloj

Kvankam pura kupro estas trovebla en naturo, tio ne okazas ofte. Pli abunda estas kupro ligita al aliaj kemiaj elementoj en pluraj mineraloj kaj rokoj.

Ne ĉiuj mineraloj taŭgas por kupreltirado. La plej gravaj pro tiu celo estas:

Aliaj mineraloj el kiuj malofte eltiriĝas kupro estas:

  • azurito, alia kupra karbonato, ankaŭ uzata kiel gemo
  • atakamito, enhavanta kupron, kloron, oksigenon kaj hidrogenon

Multaj pluaj mineraloj de kupro ekzistas.

Preskaŭ 1/3 de la tuta monda produkto de kupro okazas en Ĉilio. Aliaj grandaj produktantoj de kupro estas Ĉinio, Usono, Peruo kaj Aŭstralio[2].

Referencoj

  1. Omid Oudbashi kaj aliaj - Bronze in Archaeology: A Review of the Archaeometallurgy of Bronze in Ancient Iran (temas pri bronzo sed ankaŭ pri kupro) angle
  2. Minerals UK angle

Ŝablono:Ĝermo-kemio

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara