Kuprobrusta galbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuprobrusta galbulo
Kuprobrusta galbulo (femalo)
Kuprobrusta galbulo (femalo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Galbuledoj Galbulidae
Genro: Galbulo Galbula
Specio: G. pastazae
Galbula pastazae
Taczanowski & Berlepsch, 1885
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kuprobrusta galbulo ( Galbula pastazae [1] ) estas neotropika birdospecio el la familio de la galbuledoj. Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj de la flankoj de Andoj, en Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo, inter altitudoj de 600 – 1 700 metroj [2]. Ĝi estas endanĝerigita pro habitatodetruo.

La arealo [3] de la specio kongruas kun tiu de la ekoregiono Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero.

Priskribo

Averaĝe la birdo longas 24 centimetrojn. La dorso estas ŝanĝbrile verda, pli blua je la kapo; la brusto estas metalece verda; la ventro kaj la gorĝo briko-koloraj. La beko estas longa, sufiĉe rekta kaj nigra; la okuloringo estas oranĝkolora [4]. La femalo havas okulfrapan ruĝecan makulon je la gorĝo[5].

Vivmaniero

La birdo preferas la malaltajn branĉojn, inter 1,5 kaj 4 m de alteco[2] , speciale en maldensejoj apud ĉeriveraj areoj, vojoj kaj faligintaj arboj [4] . Ĝi nutriĝas per insektoj, prefere per koleopteroj, vespoj kaj lepidopteroj [2]. La nesto estas kurbiginta galerio, 50 centimetrojn profunda, en teraj parietoj je altecoj inter 1,5 kaj 2 metroj[4].

Referencoj

  1. Jacamará Cobrizo (Galbula pastazae) Taczanowski & Berlepsch, 1885 en Avibase.
  2. 2,0 2,1 2,2 López Lanús, Bernabé 2002. "Galbula pastazae"; Renjifo, L. M., A. M. Franco-Maya, J. D. Amaya-Espinel, G. H. Kattan y B. López-Lanús (eds.) Libro rojo de aves de Colombia: 272-274. Bogotá: Instituto de Investigación de Recursos Biológicos Alexander von Humboldt.
  3. Arealo de la specio : serĉu Galbula pastazae angle
  4. 4,0 4,1 4,2 Freile, Juan F. y Elisa Bonaccorso 2001. Galbula pastazae; Aves de Ecuador. hispane
  5. Schulenberg, Thomas S. 2007. Birds of Peru: 260. Princeton University Press. angle

Eksteraj ligiloj